Monda heredaĵo de UNESKO

La Palaco Blenheim (prononcita /ˈblɛnɪm/ BLEN-im[1]) estas monumenta palaco aǔ kampardomego en Blenheim, Oxfordshire, Anglio. Ĝi estas la ĉefa rezidejo de la Dukoj de Marlborough, kaj la nura ne-reĝa, ne-episkopa kampardomego en Anglio kiu tenas la titolon palaco. La palaco, unu el la plej grandaj domoj de Anglio, estis konstruita inter 1705 kaj 1722, kaj deklarita de Unesko kiel Monda heredaĵo en 1987.[2]

Palaco Blenheim
Blenheim Palace
dommuzeo • English country house • ĝardeno
Bazaj datoj
Konstrustilo angla baroka arkitekturo vd
Estiĝo 1705
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Blenheim
Adreso Blenheim Palace, Woodstock, Oxfordshire, OX20 1UL
Poŝtkodo OX20 1PP
Situo
Geografia situo 51° 50′ 29″ N, 1° 21′ 39″ U (mapo)51.841362665639-1.3609483075589Koordinatoj: 51° 50′ 29″ N, 1° 21′ 39″ U (mapo)
Palaco Blenheim (Anglio)
Palaco Blenheim (Anglio)
DEC
Palaco Blenheim
Palaco Blenheim
Situo de Palaco Blenheim
Map
Palaco Blenheim
Posedata de Duke of Marlborough vd
Retejo https://www.blenheimpalace.com/
vdr
Exterior of a large English Baroque palace fronted by lawns
Palaco Blenheim.
La fasado de la palaco
Palaca Plano: A: Halo, B: Salono, C: La Verda Skribĉambro, L: La Ruĝa Salono, M: La Verda Salono, N: La Granda Ŝranko, H: Biblioteko, J: La Endoma Verando, K : La Ĉambro en kiu Winston Churchill naskiĝis , H2: Kapelo, O: La Arka Ĉambro

La palaco estis nomita laǔ Batalo de Blenheim de 1704, kaj tiu el Blindheim (konata ankaŭ kiel Blenheim) en Bavario. Ĝi estis origine intencita kiel premio al John Churchill, 1a Duko de Marlborough pro sia militaj venkoj kontraǔ la Francoj kaj Bavaroj en la Milito de hispana sukcedo, fine en la Batalo de Blenheim. Tuj post la ekkonstruo, ĝi iĝis celo de politika konflikto, kio kondukis al la ekzilo de Marlborough, la falo el la povo de lia duklando, kaj laste al la damaĝo de la reputacio de la arkitekto Sir John Vanbrugh.

Desegnita en la rara, kaj mallongdaǔra angla Baroko, la arkitektura aprezo de la palaco estas dividita nuntempe same kiel en la 1720-aj jaroj.[3] Ĝi estas unika en sia kombina uzado kiel familia hejmo, maŭzoleo kaj nacia monumento. La palaco elstaras kiel naskoloko kaj praula hejmo de Sir Winston Churchill.

Pri la historio de la palaco, ĝi estis hejmo de la familio Churchill, poste Spencer-Churchill, dum la venontaj 300 jaroj, kaj tiel variaj membroj de la familio entreprenis ŝanĝojn en la interno, parkoj kaj ĝardenoj. La nurunueco de la palaco kompare kun aliaj grandaj loĝejoj estas, ke ĝi ankaŭ inkluzivas maŭzoleon kaj estas konsiderata nacia monumento. Fine de la 19-a jarcento, la palaco estis savita el ruiniĝo pere de fondusoj akiritaj pro la edziĝo de Charles Spencer-Churchill, 9-a Duko de Marlborough kun la usona fervoj-heredantino Consuelo Vanderbilt.

Notoj redakti

  1. "Blenheim". Collins Dictionary. n.d. Alirita en 15a de Septembro 2018.
  2. "Blenheim Palace". World Heritage sites. UNESCO. Alirita en 15a de Septembro 2018.
  3. Voltaire verkis pri Blenheim: "Se almenaǔ la apartementoj estustiom grandaj kiom la muroj dikaj, tiu domoego estus sufiĉe konvena." Joseph Addison, Alexander Pope, kaj Robert Adam (normale admiranto de Vanbrugh) ankaŭ kritikis la desegnon.

51° 50′ 31″ N 01° 21′ 41″ U / 51.84194 °N, 1.36139 °U / 51.84194; -1.36139 (mapo)