Palaco Nymphenburg

muzeo en Germanio

Nymphenburg [nimfenburg] estas la iama somera palaco de bavaria Wittelsbach-dinastio, apud Munkeno. La malfrubarokan konstruaĵon ekkonstruigis en 1664 la princo-elektisto Ferdinando Maria. Oni pligrandigis la palacon dum regado de Maksimiliano la 3-a Jozefo (1745–77). La faman parkon planis en 1701 Carbonet, instruato de la Le Nôtre, kiu kreis la parkon de Versailles.

Panoramo de Nimfenburga Palaco de antaŭe
Panoramo de Nimfenburga Palaco de antaŭe
Palaco Nymphenburg
summer residence • cultural heritage ensemble • muzeokastelo [+]

Koordinatoj48° 9′ 29″ N, 11° 30′ 13″ O (mapo)48.15805611.503611Koordinatoj: 48° 9′ 29″ N, 11° 30′ 13″ O (mapo)

ArkitektoAgostino Barelli

Estiĝo1664
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo80638 [+]

Map
Palaco Nymphenburg

Vikimedia Komunejo:  Nymphenburg Palace [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Panoramo de Nimfenburga Palaco de la parko

En la parko troviĝas barokaj pavilonoj inter ili tiu de Pagodenburg (1716–19), Badenburg (1718–21) kaj Amalienburg (1734–39), kiu lasta havas belegajn internajn ornamaĵojn.

En la palaco funkcias i.a. la porcelana manufakturo de Nymphenburg.