Palaco Saint-Georges



La palaco Saint-Georges estas konstruaĵo de la urbo Rennes, en Ille-et-Vilaine. Ĝi estis konstruita sur la loko de la abatejo Saint-Georges de Rennes.

Palaco Saint-Georges

abatejo
Prezento
Arkitekto Pierre Corbineau
Dato de konstruo 1670
Geografio
Lando Francio
Regiono Bretonio, Ille-et-Vilaine
Loko Rennes
Geografia situo 48° 6′ 42″ N, 1° 40′ 27″ U (mapo)48.111666666667-1.6741666666667Koordinatoj: 48° 6′ 42″ N, 1° 40′ 27″ U (mapo)
Palaco Saint-Georges (Rennes)
Palaco Saint-Georges (Rennes)
DEC
Palaco Saint-Georges
Palaco Saint-Georges
Palaco Saint-Georges
Situo de Palaco Saint-Georges

Map

vdr

Situo redakti

La palaco situas oriente de la urbocentro de Rennes en la okcidenta parto de la kvartalo Thabor - Saint Hélier. Ĝi situas ĉe la rivero Vilaine ĉe la fino de la strato Jean Janvier (de kiu la fervoja stacidomo estas ĉe la alia fino).

  Tiu loko estas atingebla per la metroo : stacio République.

Historio redakti

La abatino Magdelaine de la Fayette zorgis pri ĝia konstruado en 1670 fare de la arkitekto Pierre Corbineau. La nomo de la abatino estas skribita per majusklaj literoj sur la fasado.

La palaco Saint-Georges fariĝis kazerno en la franca revolucio de 1789. Ĝi nun estas la loĝejo de la kazerno de la fajroestingistoj kaj de administraj servoj de la urbo. francastila ĝardeno etendiĝas antaŭ ĝia fasado.

En 2010, la aranĝo de la palaco kiel luksa hotelo estis konsiderata[1].

Tiu monumento estis klasita MH (Monumento Historia) ekde la 22-a de Marto 1930[2].

Urbaj arkivoj redakti

La arkivoj de la laboroj faritaj al la Palaco Saint-Georges estas konservataj en la urbaj arkivoj de Rennes kaj skanitaj. Ili estas rete alireblaj [3].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Stéphane Vernay, Kaj se la Palaco Saint-Georges fariĝus hotelo ?, Ouest-France, 4-5-aj de Septembro 2010, n° 20078.
  2. Datumbazoj 'Mérimée': PA00090671, 'Glad': IA35022376
  3. Palais Saint-Georges, Rennes[rompita ligilo], Urbaj arkivoj de Rennes.

Vidu ankaŭ redakti