Palaco Vigo

baroka palaco en Italio
(Alidirektita el Palaco de la Princoj Natoli)

La palaco Vigopalaco Natoli, en la itala palazzo Vigo, palazzo Natoli respektive palazzo dei Principi Natoli, estas palaco baroka en la loĝloko Torre Archirafi de Italio.[1] Torre Archirafi estas malgranda vilaĝo ĉe la orienta marborde de la insulo Sicilio. Ĝi estas parto de la komunumo Riposto en la provinco Katanio. La palaco estis konstruita inter 1720 kaj 1741 nome de la familio Natoli, kiuj ekde 1597 estis la princoj de Sperlinga. La reganto Karlo la 5-a de la reĝlando Sicilio, kiu en 1759 ankaŭ fariĝos reĝo Karlo la 3-a de Hispanio, en 1741 faris la familianon Giovanni Natoli Ruffo la duko de Torre Archirafi. La nova duko en 1741 konstruigis kapelon apud la palaco (kiu en la informkesta bildo videblas maldekstre de la palaco).[2] Ĝi konsekriĝis en 1743 kaj ampleksiĝis en 1840. Ĉirkaŭ la jaro 1900 la palaco kaj la ĉirkaŭaj agrikulturaj terenoj apartenis al la familio Vigo di Gallodoro - de tie la dua nomo de la palaco. Hodiaŭ la historia konstruaĵo apartenas al la komunumo Riposto. Post ampleksa restaŭro ĝi remalfermiĝis komence de februaro 2016.[3] Nun ĝi uzatas kiel ejo por kulturaj eventoj[1] kaj por konferencoj.[4]

Palaco Vigo
Palazzo dei Principi Natoli
konstruaĵomuzeovidindaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo vd
Estiĝo 1741
Lando Italio vd
Situo Riposto
Adreso Via Marina di Torre, Riposto CT
Poŝtkodo 95018
Situo
Geografia situo 37° 42′ 38″ N, 15° 13′ 6″ O (mapo)37.71055953051815.218402911437Koordinatoj: 37° 42′ 38″ N, 15° 13′ 6″ O (mapo)
Palaco Vigo (Italio)
Palaco Vigo (Italio)
DEC
Palaco Vigo
Palaco Vigo
Situo de Palaco Vigo
Map
Palaco Vigo
Posedata de dinastio Natoli vd
vdr

Referencoj redakti

Bibliografio redakti