Palasa kato

specio de mamulo

La palasa kato (Octocolobus manul) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj vivas en la Nordoriento, Ŝinĝango, Ĉinghaj, la Interna Mongolio, Gansu, Siĉŭan kaj Tibeto de Ĉinio, kaj ankaŭ en Mongolio, Sovetunio, Irano, Afganio, Hindio kaj Pakistano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Palasa kato

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Subfamilio: Felinae
Genro: Otocolobus
Specio: O. manul
Otocolobus manul
Pallas, 1776
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Samgranda kiel hejma kato, ĝi longas 47-65 centimetrojn, kun vosto 21-25 centimetrojn longa. Ĝiaj rondaj oreloj estas mallongaj sed larĝaj. Ĝi havas dikajn krurojn kaj portas malhele grizbrunan hararon miksitan kun nigra kaj blanka. Ĉe la posta parto de ĝia dorso troviĝas kelkaj kaŝtankoloraj strioj kaj sur ĝia kapo malgrandaj sed densaj nigraj makuloj. Vidiĝas kelkaj nigraj aŭ kaŝtanbrunaj larĝaj harringoj ĉe la vosto kun nigra pinto.

Kapo en detalo

La palasa kato loĝas sur stepoj kaj en dezertoj, kaj ŝatas aktivadi sur ŝtonozaj altebenajoj kaj krutaj montdeklivoj senarbaj. Kelkfoje ĝi ankaŭ iras al arbaro kaj povas grimpi sur monton altan je 3 000 metroj. Ĝenerale ĝi vivas sola. Ĝi agadas ĉefe en nokto, iam iras serĉi nutraĵon ankaŭ en frumateno, kaj ripozas en tago.

Ĝi konstruas neston en rokfendo aŭ sub ŝtonegoj, iufoje loĝas ankaŭ en truoj forlasitaj de marmotoj kaj aliaj malgrandaj bestoj. Ĝi manĝas musojn, birdojn, ovojn kaj insektojn. Vintre, kiam mankas al ĝi nutraĵo, ĝi iras al ĉasado ankaŭ en tago aŭ serĉas nutraĵon ĉirkaŭ vilaĝo. Ĝiaj blekoj estas pli raŭkaj ol tiuj de la hejma kato.

Dum atakado al sia malamiko, ĝi povas eligi oreltranĉajn nazbruojn. Gi havas akrajn vidadon kaj aŭdadon. Ĝenerale ĝi pariĝas en februaro, la katino gravedas pli ol du monatojn kaj ĉiufoje naskas 3-4, iam eĉ 6 idojn. Ĝia bonkvalita felo kun densa hararo povas esti uzata por fari felaĵojn, sed la produktokvanto de la felo estas tro malgranda. Estas signifoplene protekti la palasajn katojn por ke ili ekstermu en la naturo grandan nombron da malutilaj ronĝuloj.