Palazzo dei Priori (Peruĝo)

La Palazzo dei Priori (eo: palaco de la estroj) estas palaco en Peruĝo, ĉefurbo de la regiono Umbrujo en Italujo. La palaco de la urbestraro entenas aron da interesaj salonoj kaj ĉambroj. Oni konstruis la domon ĝis en la 16-a jarcento ĉefe el travertino kaj el blankaj kaj ruĝaj ŝtonoj el najbara Bettona.

Palazzo dei Priori
Palazzo dei Priori
city palace
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo vd
Estiĝo 1443
Lando Italio vd
Situo Peruĝo
Adreso piazza IV Novembre - Perugia
Situanta sur Piazza IV Novembre
Poŝtkodo 06121
Situo
Geografia situo 43° 6′ 43″ N, 12° 23′ 19″ O (mapo)43.11194444444412.388611111111Koordinatoj: 43° 6′ 43″ N, 12° 23′ 19″ O (mapo)
Palazzo dei Priori (Italio)
Palazzo dei Priori (Italio)
DEC
Palazzo dei Priori
Palazzo dei Priori
Situo de Palazzo dei Priori
Map
Palazzo dei Priori
vdr
Palazzo dei Priori

La Kunvenejo de la Urbestroj (‘Sala dei Priori’ kaj ‘Sala dei Notari’) el 1293 havas per siaj ok apogarkoj tre eksterordinaran formon. Apogarkoj estas arkoj, kiu staras oblikve al la ĉefdirekto de ĉambro kaj stabiligas la du kontraŭstarajn murojn unu kontraŭ la alia.

Muroj kaj tegmento komercokolegarejo ('Collegio della Mercanzia') el la 15-a jarcento havas lignotegaĵon tre malkutiman por Italujo. Tiajn ekipaĵojn oni kutime nur konas el la nordaj, klimate pli malvarmaj landoj.

La Aŭdiencosalono ('Sala dell’ Udienza') de la Monŝanĝisto-Kolegaro ('Collegio del Cambio') apartenas al la plej belaj kaj plej bone konserviĝintaj internaj ĉambroj kaj devenas el la jaro 1452. Ĝi troviĝas en la okcidenta parto de la palaco. Al granda komercurbo kiel Peruĝo en la mezepoko apartenis ebleco, interŝanĝi la diversajn valutojn, kiuj ĉi tie renkontiĝis. La muraj kaj tegmentaj petraĵo ekestintaj inter 1496 kaj 1500 devenas de Pietro Perugino kaj eble eĉ de lia tiama lernanto Rafaelo.

Fasado
Kunvenejo

Literaturo redakti

  • Francesco Federico Mancini, Giovanna Casagrande: Perugia. Kunst- und Geschichtsführer. Pellegrini, Peruĝo 1985.
  • Klaus Zimmermanns: Umbrien. Eine Landschaft im Herzen Italiens. (= DuMont-Dokumente. DuMont Kunst-Reiseführer). DuMont, Kolonjo 1987, ISBN 3-7701-1684-4, pj. 76–79.

Eksteraj ligiloj redakti