Paledkrikopaledĉaro estas transportilo kun aŭ sen elektra pelado. Oni uzas ĝin precipe por transportado de paletoj aŭ de konvene elformitaj kistoj.

mana paletĉaro

La paledkriko havas du metalajn leveblajn forkojn, kiujn oni povas ŝovi ŝub paleton. La forkoj estas leveblaj per movado de la tenilo kaj tiel pumpante fluidojn kiel hidraŭla pumpilo. Sub la forkoj troviĝas fortaj nedirekteblaj ruliloj antaŭe, dum ĉe la alia fino unu aŭ du direkteblaj (turniĝemaj) rulradoj. Ĉe la tenilo aŭ en proksimo de la direkta akso troviĝas la ebleco por starigi la hidraŭlan ventilon (levi/transporti/mallevi). Elektro-paletĉaroj servas per pluaj ŝaltaj eblecoj.

La paledĉaroj diferencas de la ĉareloj en tio, ke la paledĉaroj havas la masocentron ene de la ĉaro kaj tiel ne bezonatas kontraŭmaso.

Vidu ankaŭ redakti