Palisandro [1] laŭ PIV estas violenigra ligno, aparte (sed ne nur) el Ameriko, uzata por luksaj mebloj. La ligno aparte precipe de arboj de la planta genro Dalbergia el la familio de legumenacoj, parte ankaŭ el jakarando kaj Machaerium firmum el la sama familio. La ligno konsideriĝas eleganta, luksa kaj estas koresponde multekosta.

Rio-palisandro
orientbarata palisandro

Utiligo redakti

Palisandra ligno laŭ speco havas malhelruĝan-nigran ĝis preskaŭ tute nigran (Rio-palisandro, Dalbergia nigra) aŭ malhelviolan-brunan (orientbarata palisandro) koloron kaj ĝenerale karakteriĝas per granda malmolo. Tial ĝi krom por multekostaj mebloj aparte uziĝas por pargeto.

Grandan signifon palisandro krome havas en la konstruo de muzikiloj: Marimbafonoj kaj ksilofonoj preskaŭ ĉiam estas el palisandro, kaj ankaŭ lignaj bekflutoj kaj gitaroj ofte estas el la lignospeco.

Referencoj redakti

  1. Plena Vortaro (1909) p. 239 ; Vortaro de Esperanto (1911) p. 115