La Palka Markolo (tamile பாக்கு நீரிணை) estas markolo inter Tamilnado (Barato) kaj la Jaffna Distrikto de la Norda Provinco de la landinsulo Srilanko. Ĝi konektas la akvojn de la Golfo de Bengalo en la nordoriento kun la Palka Golfo en la sudokcidento.[1] Kun minimuma profundo de malpli ol 9.1 m,[2] ĝi estas 64 ĝis 137 km larĝa kaj 85 mejlojn longa.[3] Kelkaj riveroj fluas en ĝin, kiel la Vaigai de Tamilnado. La markolo estas nomita laŭ Robert Palk, kiu estis guberniestro de Madraso (1755–1763) dum la periodo de la regado de la Brita Orienthinda Kompanio.

Rama Setu separanta la Palkan Golfon el la Golfo de Mannar.
Golfo de Mannar.

La unika trajto ĉe la Palka Markolo estas la ondoj ĉirkaŭ ĝi, tiuj de la nordo kaj tiuj de la sudo estas tre kontrastaj. Norde, la ondoj de la Golfo de Bengalo estas ĉefe grandaj ventondoj[4] dum tiuj de la sudo, en la Palka Golfo estas ĉefe marondoj. Spite esti mardominata areo, la grava ondalto estas en la regionoj de la Palka Golfo relative malalta. La averaĝa grava ondalto en la Palka Golfo, ĉe Rama Setu estas ĉirkaŭ 0.5 m.[5]

10° 00′ N 79° 45′ O / 10.000 °N, 79.750 °O / 10.000; 79.750 (mapo)Koordinatoj: 10° 00′ N 79° 45′ O / 10.000 °N, 79.750 °O / 10.000; 79.750 (mapo)

Notoj redakti

  1. Map of Sri Lanka with Palk Strait and Palk Bay
  2. Palk Bay, Sea Seek.
  3. Palk Strait, Encyclopedia britannica.
  4. Kumar, Sanil (2017-08-09). Observation on dominance of swells over wind-seas in the coastal waters of Gulf of Mannar, India. doi:10.5194/os-2017-16-ac1. 
  5. (October 2019) “Wind-wave measurements and modelling in the shallow semi-enclosed Palk Bay”, Ocean Engineering 189, p. 106401. doi:10.1016/j.oceaneng.2019.106401. 

Eksteraj ligiloj redakti