La Pallottianinoj estas virina katolika ordeno. Ĝi konsistas el la fratinoj de la Katolika apostolato (itale: Suore dell'Apostolato Cattolico, mallongigo: CSAC) kaj el la Misiaj fratinoj de la Katolika apostolato (mallongigo: SAC, pli malfrue: CMP).

La domo en Limburg, longe la ĉefa ejo de la ordeno

Historio redakti

Kiam la sankta Vincenzo Pallotti fondis post epidemio de ĥolero en Romo en 1838 la domon "Pia Casa di Carità" por orfaj knabinoj li samtempe organizis komunumon spiritan de virinoj edukontaj samloke. La fratinoj fondis en 1891 misian kolegion kun ĉefe germanlingvaj novicinoj. Ili dediĉu sin al la misia laboro en Kameruno (tiam germana kolonio). En 1895 senditis fratinoj al Germanlando mem por fondi la unuan domon en Limburg. El tio evoluis misia fratina ordeno de katolika apostolato kiuj estas hodiaŭ internacia instituto de apostola juro. Ili agadas en diversaj landoj de Eŭropo kaj Afriko, sed ankaŭ en ĉiuj partoj de Ameriko kaj en Barato. Al la germana provinco apartenas ĉ. 100 fratinoj en Germanlando, Brazilo kaj Romo.

Eksteraj ligiloj redakti