La PalmaĥoPalmaĥ (hebree פלמ"ח‎, akronimo de hebree פלוגות מחץ, Plugot Maĥac, "atak-kompanioj"), estis elita militunuo integrata en la Haganah, nome la neoficiala armeo de la Jiŝuv (nome juda komunumo) dum la Brita mandato Palestino. Ĝi kreiĝis la 15-an de majo 1941, kaj en 1948 ĝi jam konsistis el tri milit-brigadoj: nome aerarmea, ŝiparmea kaj de spionado. Inter la estroj de la Palmaĥ estis Moŝe Dajan, Jicĥak Sadeh, Jigal Alon kaj la estonta Ĉefministro de Israelo nome Jicĥak Rabin. Esti Palmaĥnik (nome membro de la Palmaĥo) estis konsiderata ne nur kiel plenumo de militistaj funkcioj, sed ankaŭ kiel vivoformo.

Palmaĥ
militista unuo • armea branĉo
Komenco 15-a de majo 1941 vd
Fino 1948 vd
Lando(j) Brita mandato Palestino vd
Fondinto(j) Yitzhak Sadeh vd
vdr
La Palmaĥ-emblemo ĉe la Harel Brigade-monumento

La Palmaĥo ege influis en la israela socio, multe pli ol sia militista kontribuo. Ties membroj formis la vertebraron de la alta stabanaro de la Armitaj Fortoj de Israelo dum multaj jaroj, kaj ili estis elstaruloj de la israelaj politiko, literaturo kaj kulturo.

Eksteraj ligiloj redakti