Palmdale estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 169 450 loĝantoj sur areo de 275,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 616 loĝantoj/km².

Palmdale
urbo de Usono • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio • setlejo

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Los-Anĝeleso
Telefonkodo 661
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 169 450  (2020) [+]
Loĝdenso 616 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 35′ N, 118° 7′ U (mapo)34.57943-118.11646Koordinatoj: 34° 35′ N, 118° 7′ U (mapo) [+]
Alto 810 m [+]
Areo 275,09 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Palmdale (Kalifornio)
Palmdale (Kalifornio)
DEC
Palmdale
Palmdale
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Palmdale

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palmdale, California [+]
vdr

Geografio redakti

 
Fora panoramo de Palmdale

Palmdale situas sur montaro en valo, en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato.

Historio redakti

Palmdale fondiĝis en 1886 kiel vilaĝo Palmental. La unuaj loĝantoj estis precipe germanoj kaj svislandanoj, tial Palmental signifas germane "palmo-valo". La setlejo malevoluis pro la dezerta klimato. La restantaj familioj trovis pli konvenan lokon pli proksiman al la fervojo kun haltejo, kiun ili nomis jam Palmdale. En 1913 la loko ricevis akvon por kulturi pomojn kaj pirojn. En 1924 oni faris akvorezervujon por la agrikulturo kaj ankaŭ por la urbeto. En 1933 oni fondis en la ĉirkaŭaĵo aerbazon, kiu kunportis evolueblecon por la urbeto. En 1962 Palmdale oficiale iĝis jam urbo, baldaŭe ĝi iĝis dormourbo de Los Anĝeleso.

Trafiko redakti

Palmdale havas malgrandan regionan flughavenon. Aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn en la urbego.

Klimato redakti

En Palmdale la temperaturo averaĝe varias inter 9-26 °C. La varmo kulminas en julio kun rekordo 45 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo -14 °C. Jare pluvas po 190 mm. La pluvo kulminas en februaro, inter majo-oktobro praktike neniam pluvas.

 
Transporta centro en Palmdale

Vidindaĵoj redakti

  • muzeo pri diversaj aviadiloj

Ĝemelurbo redakti

Eksteraj ligiloj redakti