La senso palpado estas tiu, kiu ebligas al vivuloj percepti kvalitojn de objektoj kaj ecoj kiel premo, temperaturo, asprecomildeco, dureco, ktp. Ĉe la homa estaĵo tiu ĉi estas konsiderata kiel unu el la kvin bazaj sensoj.

Manoj

La senso de palpado troviĝas ĉefe en la haŭto, organo kie troviĝas diversaj klasoj de nervaj riceviloj kiuj transformas la diferencajn tipojn de stimuloj de la ekstero en informo interpretebla de la cerbo.

Tipoj de nervaj riceviloj redakti

La ĉefaj nervaj riceviloj kiuj realigas tiun funkciadon estas la palpaj korpuskloj kaj la korpuskloj aŭ diskoj de Merkel.

  • Korpuskloj de Meissner: troviĝas en sensivaj areoj kiel lipoj, fingropulpoj, cicoj, manpolmo kaj ĉefe en zonoj kie ne estas haro. Ili asociiĝas kun kapablo legi Brajlon aŭ ĝui kison, ebligas rekoni la tuŝitan zonon de la korpo kaj identigi la teksturon de la objektoj kiuj agadas kiel stimulo. Tiuj riceviloj estis malkaŝitaj de germana kuracisto nome Georg Meissner al kiu ili ŝuldas la nomon.
  • Ĉeloj aŭ diskoj de Merkel: estas ĉeloj kapablaj agi kiel sensaj riceviloj pro premo. Ili koncentriĝas ĉefe en la manpolmoj kaj en la piedopolmoj. La ĉeloj de Merkel troviĝas en la ĝermiga tavolo kaj asociiĝas al la epiteliaj ĉeloj pere de desmosomoj kaj de tia citoplasmo kaj karakteriĝas pro abundo de intermezaj filamentoj de citokeratino.
La baza flanko, pli ekstera, de la ĉeloj de Merkel asociiĝas al nerva terminalo kiu adoptas diskoformon kaj kiu korespondas al la terminalo de alportanta fibro, fibro kiu apartenas al aksono de sensa neŭrono, tra kiu ĝi unuiĝas al tiu.
La citoplasmo de la ĉeloj de Merkel kapablas sintezi kaj stoki membranajn vezikojn kiuj enhavas densan materialon kiu stokas kromograninojn asociitajn al etaj molekuloj. Kiam la ĉelo de Merkel estas misformita de premo de la epidermo, tiu ĉi liberigas siajn vezikojn, kiuj enhavas substancon kapablan agadi kiel neŭrotransmitilo kaj kiuj povas indukti al la malpolusigo de la nerva terminalo asociita al tiu, kiu eventuale generus malŝarĝon de potenca agado ĉe la aksono de la sensa neŭrono.
Pro ties karakteroj oni konsideras, ke la ĉeloj de Merkel apartenas al la ampleksa neŭroendokrina sistemo.
  • Korpuskloj de Pacini: Troviĝas en la profunda tavolo de la haŭto, ĉefe en la man- kaj piedofingroj, sed tiuj estas malabundaj. Temas pri dendritoj (neŭronaj plilongigoj) enĉelitaj en maldensaĵoj (ĉeloj de la Glia ĉelo) ĉirkaŭitaj de konekta fibra histo kiu detektas premojn kaj misformigojn de la haŭto. La stimuloj de la Korpuskloj de Pacini malmulte daŭras. Tiuj estis malkaŝitaj de Abraham Vater en 1741, kiu nomigis ilin kiel Nervæ Papilæ., kvankam ili estis forgesitaj ĝis 1831, kiam Filipo Pacini, orientigis sian priserĉadon al tiuj nervaj riceviloj.
  • Korpuskloj de Ruffini: Estas nervaj finaĵoj, riceviloj de varmo, longaj kaj sensivaj, kiuj troviĝas distribuitaj en la dermo kaj en la subderma regiono, konsistaj de fajnaj fibroj de kolageno (proteino de haŭto) kiuj finas ĉe speco de butono.
  • Korpuskloj de Krause: Troviĝas en la surfaco de la dermo kaj sensivaj al malvarmo, troviĝas precize en la lango kaj la seksaj organoj. Ili estas dendritoj branĉoformaj kaj enĉelitaj en kavaĵo cepoforma.
  • Nervaj liberaj finaĵoj: Disiĝas tra plej parto de la korpa surfaco, ĉar estas dendritoj branĉecaj inter la epiteliaj ĉeloj, specialigitaj pri ricevo de doloro.

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri palpado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Palpi al iu la pulson. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-01-27.

Vidu ankaŭ redakti