Palpitacio

sentata nenormaleco pri korbatoj

En medicino, palpitacio[1] estas la simptomo de konscie spertataj, iele nenormalaj korbatoj.

Priskribo redakti

Palpitacio konsistas el nenormaj kontrahoj de la koraj muskoloj, konscie aŭdataj aŭ sentataj de la paciento. La korbatoj dum palpitacio povas esti tro rapidaj, aŭ tro fortaj, aŭ neregulaj. Palpitacio povas esti daŭra aŭ portempa, de diversaj frekvencoj aŭ daŭroj.

Pacientoj kelkfoje priskribas palpitacon kiel “pretersaltitan korbaton”, “senton de frapado en brusto aŭ kolo”, “rapidan flirtadon aŭ skuadon en bruston”, ktp.

Asociitaj simptomoj de palpitacio inkluzivas: kapturnon, spirmankon, ŝvitadon, kapdoloron, kaj/aŭ brustan doloron.

Kaŭzoj redakti

Palpitacio povas esti asociita simple al anksio, kaj ne necese pruvas strukturan aŭ funkcian nenormalecon de la koro. Tamen, palpitacio povas esti simptomo de objektiva, fakta nenormaleco de la pulsoj aŭ kurbatoj.

Jen kelkaj malsanoj aŭ kondiĉoj, kiuj povas kaŭzi palpitacion:

Referencoj redakti

  1. palpitaci/o”, PIV 2020 (esperante).

Eksteraj ligiloj redakti

  • Heart palpitations (angle). MedlinePlus Medical Encyclopedia. National Institutes of Health of the United States of America.