Paluo estas urbego kaj marhaveno en insulo Sulaveso, en provinco Centra Sulaveso en Indonezio. Paluo estas ĉefurbo de Centra Sulaveso kaj konsistas el 4 distriktoj. La loknomo signifas: "la levita tero", ĉar tiu areo estis levita el la oceano.

Paluo
urbo de Indonezio
Devizo: Maliu Ntuvu
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 359 350  (2015) [+]
Loĝdenso 910 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 54′ S, 119° 52′ O (mapo)-0.895119.85944444444Koordinatoj: 0° 54′ S, 119° 52′ O (mapo) [+]
Alto 118 m [+]
Areo 395,06 km² (39 506 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Paluo (Indonezio)
Paluo (Indonezio)
DEC
Paluo
Paluo
Situo de Paluo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palu [+]
vdr
Ponto ĉe Paluo

Geografio redakti

Paluo situas en centra parto de la insulo laŭ longa kaj mallarĝa golfo kaj laŭ la samnoma rivero Palu. Mamuju troviĝas 230, Palopo 236, Samarinda 309, Balikpapan 342, Gorontalo 361, Kendari 456, Makassar 474, Manado 612, Bitung 643, Denpasar 1006, Surabajo 1060, Semarang 1248, Jogjakarto 1304, Bandungo 1514, ĉefurbo Ĝakarto 1562, Palembang 1695, Bandar Lampung 1698, Batam 1775, Pekanbaru 2055, Medano 2408, Banda Aceh 2820 kilometrojn (aere) [1].

 
La samnoma rivero Palu

Historio redakti

Regno de Palu origine estis formita el 4 vilaĝoj. La nederlandanoj unue vizitis Paluon en 1868. Ĝuste post du dek jaroj la nederlanda armeo post batalo konkeris la regnon. Inter 1942-1945 japana dominado okazis, poste la iama kolonio sendepediĝis. En 1958 dum ribelo en Norda Sulaveso Usono apogis kaj provizis la ribelantojn, eĉ pilotoj bombardis kaj pafis Paluon. En 2005 sismo kun magnitudo de 6.2 okazis en la urbo. La tertremo mortigis unu personon, vundis kvar aliajn, kaj detruis 177 konstruaĵojn. En 2018 denova sismo kun cunamo 5 metrojn alta trafis Paluon. La tertremo mortigis 1,705 homojn kun 1,549 vunditoj kaj 832 da homoj malaperis.

Ekonomio redakti

Paluo havas la rangon speciala ekonomia zono.

Trafiko redakti

 
Flughaveno

Paluo havas trairan marbordon vojojn, krome kuras vojo al interno de la insulo. La urbego havas ankaŭ marhavenon kaj flughavenon kaj menciindas la indonezia mararmea bazo kun laŭplana hejmo de submarŝipoj.

Klimato redakti

Paluo havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af), tamen pro ĝia ŝirmita pozicio inter montokrestoj la klimato estas nekutime seka. En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 1432 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Moskeo

Vididindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans