La pandano [1] (Pandanus) [2] estas genro de unukotiledonaj plantoj kun proksimume 600 da konataj specioj [3]. Ili similas al palmoj, estas dioikaj arboj kaj arbedoj hejmaj en la tropikoj kaj subtropikoj de la afrotropisa, la orientalisa, la aŭstralazia kaj la pacifika ekozonoj. Ili estas klasifikitaj en la ordo de la pandanaloj, familio de la pandanacoj [4][5].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pandano
Frukto de Pandanus utilis
Frukto de Pandanus utilis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Pandanaloj Pandanales
Familio: Pandanacoj Pandanaceae
Pandanus
Parkinson
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Apogilradikoj de pandano.

Foje nomataj pandano-palmoj, tiuj plantoj ne estas proksime parencaj al palmarboj. La specioj varias de malgrandaj arbedoj kun alto de malpli ol 1 metro, al mezgrandaj arboj kun alto de 20 metroj, tipe kun larĝa kanopeo, peza frukto, kaj modera kreskorapideco [6]. La trunko estas forta, larĝe multbranĉa, kaj markata de multaj foliocikatroj. Ili ofte havas multajn dikajn apogilradikojn proksime de la bazo, kiuj disponigas subtenon ĉar la arboj kreskas pintpeze kun folioj, frukto, kaj branĉoj. La folioj estas rimeno-formaj, variante laŭspecie kun longo de 30 centimetroj al 2 metroj, kaj kun larĝo de 1,5 centimetroj al 10 centimetrojn. La pandanoj estas dioikaj, kun masklaj kaj femalaj floroj produktataj sur diferencaj plantoj. La floroj de la maskla arbo estas 2–3 cm longaj kaj bonodoraj, ĉirkaŭataj de mallarĝaj blankaj brakteoj. La femala arbo naskas florojn kaj sferformajn fruktojn kiuj ankaŭ estas brakteo-ĉirkaŭataj. La fruktoj estas sferformaj, kun diametro de 10–20 cm, havas multajn prismosimilajn sekciojn, kaj ŝajnas esti kiel la frukto de ananaso. Tipe, la frukto kiu komence estas verda, estiĝas hele flava aŭ ruĝa kiam ĝi maturiĝas. La frukto de iuj specioj estas manĝeblaj. Pandanofruktoj estas manĝataj de bestoj inkluzive de kiropteroj, ratoj, kraboj, elefantoj kaj varanoj, sed la plimulto de la specioj estas primare disvastigataj pere de akvo [7].

Ili estas multnombraj , palmosimilaj, dioikaj arboj kaj arbedoj de la tropikoj de la Malnova Mondo, vegetante ekde la mara nivelo al 3 300 m. La adventivaj radikoj estas grandaj kaj ofte disbranĉigataj; la pintoj havas kronon de mallarĝaj dornaj folioj [4][5]. Ili havas kulturan, sanan kaj ekonomian gravecon en la pacifika regiono, kaj estas sole superataj de kokosoj ĉe atoloj [8][9].

Selektitaj specioj redakti

 
Masklaj infloreskoj de Pandanus utilis
 
Pandanus candelabrum, habito.
 
Pandanus tectorius, habito kaj frukto.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 834
  2. angle JOBS- Assistant Botanist (Palms and Pandans) at RBG (Kew). European Distributed Institute of Taxonomy (2009). Arkivita el la originalo je 2013-10-25. Alirita 15 October 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-25. Alirita 2021-08-17.
  3. angle Los árboles y arbustos de la Península Ibérica e Islas Baleares: (especies ... - Ginés A. López González - Google Libros. Books.google.es.
  4. 4,0 4,1 angle David C. Hyndman (1984). “Ethnobotany of Wopkaimin Pandanus significant Papua New Guinea plant resource”, Economic Botany 38 (3), p. 287–303. doi:10.1007/BF02859007. 
  5. 5,0 5,1 angle Harold St. John (1968). “Revision of the genus Pandanus Stickman, part 29. New Papuan species in the section Microstigma collected by C. E. Carr”, Pacific Science (PDF22 (4), p. 514–519. 
  6. angle Pandanus Trees in Australia. Gondwananet.com. Arkivita el la originalo je 2018-09-06. Alirita 2012-09-24.
  7. angle R. E. Vaughan & P. O. Wiehe (1953). “The genus Pandanus in the Mascarene Islands”, Journal of the Linnean Society of London, Botany 55 (356), p. 1–33. doi:10.1111/j.1095-8339.1953.tb00001.x. 
  8. angle Pandanus tectorius (pandanus) (PDF). Alirita 2012-09-24.
  9. angle pandanus - definition of pandanus by the Free Online Dictionary, Thesaurus and Encyclopedia. Thefreedictionary.com. Alirita 2012-09-24.
  10. angle Pandanus odoratus Thunb. Arkivigite je 2019-07-02 per la retarkivo Wayback Machine
  11. Lordhovaj subtropikaj arbaroj
  12. angle IUCN Pandanus odorifer

Eksteraj ligiloj redakti