Panduo[1] (sanskrite पाण्डु) estis la reĝo de Hastinapuro kaj filo de Ambaliko kaj Vjaso en la hinda epopeo Mahabarato, Li estas pli konata kiel patro de la panduidoj (pāṇḍava), kiuj estas nomitaj tiel pro li. Panduo ankaŭ estis edzo de Madrio, filino de la raĝo de Madro, kaj de Kuntio, filino de la reĝo de Kuntibojo.

Panduo
mita persono
Verko Mahabarato
Informoj
Sekso vira
Patro Vjaso
Patrino Ambalika
Edzo/Edzino KuntiMadri
Infanoj ArĵunoJudiŝtiroBimoNakuloSahadevoPandavaoj
vdr
Panduo kaj lia edzino Kuntio.

Kiam li estis ĉasanta en arbaro, li pafis cervojn kiuj koitis, sed poste rimarkis, ke temis pri la saĝulo Kindamo, kiu koitis kun sia edzino. La mortanta saĝulo sorĉis Panduon por ke li mortu kiam ajn li alproksimiĝus kiun ajn el siaj edzinoj por amori. Pro pento, li forlasis sian tronon kaj iris en la arbaron vivi kiel asketo kun siaj edzinoj.[2]

Etimologio redakti

La nomo pāṇḍu signifas flavetapala.

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Pandu/o
  2. Ramankutty, P.V.. (1999) Curse as a motif in the Mahābhārata, 1‑a eldono (angle), Delhi: Nag Publishers. ISBN 9788170814320.