Panoramaj bildoj prezentas bildon, foton, pentraĵon, kiu donas iluzion de realo. Se la spekta angulo estas 360 gradoj, oni nomas tiun ankaŭ rundbildo. Panoramobildoj gravas por agrikulturo kaj arĥitekturo. Satelitaj fotoj estas ofte panoramaj fotoj.

Laŭ Francisko Azorín Panoramo estas Granda pentraĵo sur ronda, konkava muro, lumigita de supre k. rigardebla de la malluma centro. Ejo, kie oni elmetas tian bildon. Kion oni elmetas plurajn bildojn oni nomas ĝin Polioramo.[1] Li indikas etimologion el la greka pan + horama (ĉia vido), kiel vorto elpensita de R. Barker en 1787ª j.[2]

Sunsubiro ĉe Königswalde
Sunsubiro ĉe Königswalde

Panorama pentraĵo redakti

La tekniko de rundbildoj (rundpentraĵoj) estis elpensita de la irlanda Robert Barker (1739-1806) kaj estis jam patentita en 1787. Li pentris panoramon de Edinburg poste la rusan militŝiparon. La tekniko iĝis tre populara en la 19-a jarcento. La panoramaj pentraĵoj povas estis altaj ĝis 15 m kaj ofte larĝas 100 m. Ĉ. 1830 oni metis la pentraĵojn en tridimensian scenon kun figuroj.

Dismonde ekzistas ĉirkaŭ 70 panoramaj pentraĵoj, la plej granda en urbo Wuhan (Ĉinio) kun grando de 135 x 18 m, 2430 m².

Hungario:

La panorama tekniko pluevoluis per disvastiĝo de la fotografado kaj aperis fotilo, per kiuj oni povas fari panoramajn fotojn. Aperis ankaŭ la panorama tekniko ĉe komputiloj, televidiloj.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 157.
  2. Azorín, samloke.

Artikoloj kun panorama bildo redakti