Kiel pantalonrolo oni nomas en la teatrolingvo rolon aŭ partion, ties figuro estas vira, sed estas prezentata de virino. Pantalonroloj ekzistas en dramoj, sed ankaŭ en opero kaj opereto. La nomo rilatas al tio, ke la rolulinoj ludas en pantalonoj. Plejofte mezosopranoj transprenas tiajn partiojn pro la pli malhela tembro de sia voĉo.

Laŭ historia vidpunkto la pantalonrolo en operoj de la 19-a kaj 20-a jarcento estas la daŭrigo de la relativa seksindifferenteco en la operoj de la 17-a kaj 18-a jarcento. En tiu ĉi barokepoko la viraj voĉoj tenoro kaj baso estis nur enmetataj en epizodaj roloj. Ĉiujn ĉefrolojn kantis inoj kaj kastritoj (viroj kastritaj antaŭ la pubereco), ĉar la publiko sentis anĝelecaj tiujn altajn voĉojn, kapablajn al virtuozaj ornamaĵoj. Je tio nepre okazis, ke la kastrito kantis la rolon de ino kaj la primadono tiun de heroo. Tiam estis decide la individua voĉsonoro kaj certe ankaŭ praktikaj kialoj kiel ekz. la disponebleco de kantisto aŭ inkantisto. Fine de la 18-a jarcento malaperis finfine la kastritoj el la Eŭropaj operejoj. Tamen la tradicion de „ino en pantalonoj“ oni daŭrigis. Ekz Vincenzo Bellini verkis la rolon de Romeo por inkantisto. Lia amparo en I Capuleti ei Montecchi konsistas do el du sopranoj. ekde tiam pantalonrolulinoj ofte ludis la „junulan amanton“.

Samkiel la kastritojn ankaŭ la "pantalonulinojn" ĉiam ĉirkaŭis certa ambigeco. Plej malfrue pro la „invento de la samseksemo en la epoko de la jarcentŝanĝiĝo de la 19-a al 20-a tiuj ĉi pantalonroloj estas miriga relikto en artospeco alikaze strikte konsideranta sekvi la seksrolojn. Malgraŭ tio estis Richard Strauss, kiu komence de la 20-a jarcento kreis kun Oktavian Graf Rofrano en sia opero Rosenkavalier [rozkavaliro] kaj la komponisto en Ariadne auf Naxos [Ariadne sur Nakso] du el la plej belaj, ampleksaj kaj romantikaj pantalonroloj. En ambaŭ kazoj la juna "viro" staras inter du virinoj.

Famaj pantalonroloj redakti

Opero kaj opereto redakti

Dramo redakti

Filmo redakti

Filmo- kaj teatroroloj, en kiu virino nedaŭre transvestas sin kiel viro, oni ankaŭ nomas kiel ina kructransvestroloj.

Literaturo redakti

  • Rauscher, Susanne Sweet Transvestite: Hosenrollen in der Oper, Feministische Studien, 22. Jahrgang, November 2004, S. 263-276
  • Benedek, S., Binder, A., Von tanzenden Kleidern und sprechenden Leibern. Crossdressing als Auflösung der Geschlechterpolarität?, Edition Ebersbach Dortmund, 1996, ISBN 3-931782-01-8
  • Rauch, B. (Hrsg.), Welche Wonne, welche Lust, Ein anderes Opernbuch, NZZ Buchverlag, Zürich 2001, ISBN 3-85823-908-9
  • Blackmer, C.E., Smith, P.J. (Hg.), En Travesti. Women, Gender Subversion, Opera, Columbia University Press, New York 1995, ISBN 0-231-10268-2
  • Holtmont, A. Die Hosenrolle. Variationen über das Thema das Weib als Mann, Meyer & Jessen Verlag, München, 1925
  • Lehnert, G., Maskeraden und Metamorphosen. Als Männer verkleidete Frauen in der Literatur, Königshausen und Neumann, Würzburg 1994, ISBN 3-88479-943-6
  • Linhardt, M. Inszenierung der Frau – Frau in der Inszenierung. Operette in Wien zwischen 1865 und 1900, Diss., Hans Schneider Verlag, Tutzing, 1997, ISBN 3-7952-0904-8