Paolo Bellasio (nask. 20-a de majo 1554 – mort. 10-a de julio 1594) estisItala komponisto kaj orgenisto de la malfrua renesanco. Oni konsideras lin ĝenerale kiel ano de la Roma Skolo, kvankam li – nekutime por tiu ĉi skolo – verŝajne nur skribis madrigalojn.

Paolo Bellasio
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1554 (1554-05-20)
en Verono
Morto 10-an de julio 1594 (1594-07-10) (40-jaraĝa)
Lingvoj itala
Okupo
Okupo orgenistokomponisto
vdr

Vivo redakti

La scieroj pri lia vivo estas nur malmultaj. Li naskiĝis en Verona, loĝis en Romo en 1582 deĵorante ĉe kardinalo Filippo Boncompagni kaj jaron poste li vojaĝis tra Kalabrio verŝajne serĉante postenon kiel orgenisto. En 1584 kaj 1585 li havis aron da partotempaj postenoj ĉe variaj preĝejoj en Romo. En 1587 la katedralo de Orvieto dungis lin, sed li ne restis longtempe revenante al Verona en 1589. En la fruaj 1590-aj jaroj li revenis al Romo pro nekonataj kialoj kaj mortis tie. Laŭ la surskribo sur lia tombŝtono Papo Klemento la 8-a donis al li la titolon Kavaliro de la Ora Ŝaffelo.

Verkoj redakti

Bellasio publikis kvin librojn de madrigaloj kreitaj laŭ bone metieca, konservema kaj contrapuntal maniero, in a well-crafted, conservative and kontrapunkta maniero. Aldone li verkis libron devilaneloj inklude voĉon porliuto samkiel aron da kanzonetoj. La manko de sakrala muziko en lia kreado estas okulfrapa speciale por Roma komponisto fine de la 16-a jarcento, kvankam eble kelkaj el liaj komponaĵoj ne transdaŭris.

Fontoj kaj bibliografio redakti

  • Patricia Ann Myers, "Paolo Bellasio", in The New Grove Dictionary of Music and Musicians, eld. Stanley Sadie. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. Novjorko, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4