Papa teologia fakultato de la Suda Italio

La Papa teologia fakultato de la Suda Italio (PFTIM) estas universitata instituto de la Katolika Eklezio, destinita al la atribuado al klerikoj kaj laikoj de akademiaj tiroloj. Ĝiaj sidejoj kuŝas en Napolo (Italio). Ĝi aranĝiĝas laŭ du sekcioj:

  • sekcio Sankta Tomaso, kiu referencas al klerikaro de la ĉefdiocezo de Napolo.
  • sekcio Sankta Ludoviko, kiu ricevas studentojn el ĉiuj lokoj kaj landoj kaj estas regata de Jezuitoj.
Papa teologia fakultato de la Suda Italio
katolika teologia fakultato
Informoj
fondodato 1969
Situo
lando Italio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
vdr

Historio redakti

La Fakultato estis starigita en 1969. En ĝi estis kunfanditaj du antaŭaj fakultatoj: tiu de la pliaĝuloj klerikaj seminarianoj de la diocezo de Napolo kaj la Facultas theologica Sancti Aloisii ad Pausilypum (Fakultato de Sankta Ludovico en Posillipo).

La unua ekzistis ekde la origino de la universitato de la studoj nome de 13-a jarcento ĝis 1816. En tiu lasta jaro, reĝa dekreto altrudis ke la akademiaj gradoj estu aljuĝitaj de konsilio en kiu ĉeestis kaj docentoj de la universitato de la studoj kaj membroj de la Kolegio de teologoj, kiu atribuis tiujn gradojn en la urbo jam ekde la antaŭa jarcento. La leĝo Imbriani elstrekis la teologiajn fakultatojn ene de la italaj universitatoj kaj, laŭpete de la konsiderinta kolegio, papo Pio la 9-a dotis la teologian kolegion per la privilegio atribui la akademiajn gradojn (buleo Inter gravissimas). [[Pio la 12-a], en 1938, verkis leteron en kiu esprimis la deziron ke estu restarigita la fakultato ene de la ĉefepiskopa seminario, kiu okazis en la aŭgusto de la sama jaro, eksperimente. En 1941 la eksperimento fariĝis leĝo. En 1967 estis aprobita la studplano pri teologio laŭ la normoj dekretitaj de la Dua Vatikana koncilio.

La dua originas el la Kolegio de Jezuitoj en Napolo, kiu estis fondita en 1552 kaj trovis sian definitivan sidejon en la unuagrada Kolegio "Sankta Ludoviko" en Posillipo.

Institutoj kunigitaj kaj asociitaj redakti

Al tiu Fakultato estas kunigita la kalabria teologia instituto "Sankta Pio la 1-a", kun sideoj en Katanzaro; la asociitaj estas: teologia instituto de la Basilikato kun sidejo en Potenco, la salerna teologia instituto kun sidejo en Salerno, teologia instituto de Reĝio de Kalabrio (Pio la 1-a) kaj la teologia konsencainstituto "Redemptoris Custos" (kun sidejo en Kosenco).

Akademiaj aŭtoritatoj redakti

Granda kanceliero de la fakultato estas la kardinalo Crescenzio Sepe. La fakultatestro de la kuranta akademia jaro 2014/2015 estas jezuita pastro Marafioti.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti