Papa trajno (origine en la pola Pociąg Papieski) estas speciala trajno de serio 14WE (de produkanto Newag), kies celo estas rememorigi al homoj vivon de papo Johano Paŭlo la 2-a[1]. Tiu ĉi speciala trajno iĝis en jaro 2006 laŭ ideo de fervoja kapelano Ryszard Marciniak[2]. Tiu ĉi trajnkompleto havas kompare kun aliaj pecoj de la serio 14WE oran koloron, papan signon kaj latinan skribaĵon "Totus Tuus" (Tuta via - moto de Johano Paŭlo la 2-a). En la trajno estas ekranoj (kiuj servas pro projekciado de filmo pri Johano Paŭlo la 2-a)[3]. Maksimuma rapideco estas 110 km/h, kapacito estas 187 homoj, longeco estas 68 metroj kaj maso estas 137 t[4]. Komence la Papa trajno estis uzita je linio inter Wadowice (naskiĝloko de papo Johano Paŭlo la 2-a) kaj Krakovo[5], sed pro malgranda intereso de homoj uzi trajnon je tiu ĉi linio oni decidiĝis ŝanĝi linion kaj uzi ĝin de septembro 2008 je linio Krakovo - Bielsko-Biała - Žilina[6]. De jaro 2010 la trajno estas uzata ankaŭ je linio inter Krakovo kaj Zakopane[7].

Papa trajno en stacio apud Krakovo
Papa trajno en Krakovo

Vizito de najbaraj landoj redakti

En septembro 2011 vizitis tiu ĉi trajno Slovakion, Hungarion kaj Ĉeĥion[8]. En Slovakio estis haltejoj en jenaj urboj: Prešov, Košice, Banská Bystrica kaj Štúrovo[9]. En Ĉeĥio estis haltejoj en jenaj urboj: Staré Město u Uherského Hradiště, Olomouc, Hradec Králové, Praha kaj Stará Boleslav[10].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti