Papiruso de Derveni

La papiruso de Derveni estas praa greka papirusa rulaĵo, entenante religifiliozofian, orfeisman tekston. Ĝi estis trovita en 1962 en Derveni, proksime al nord-grekia Tesaloniko, en tombo de riĉa macedoniano. Ĝi estas datebla je ĉ. 340 a.K. aŭ je pli frua.

Papiruso de Derveni
manuskripto • fragmento • skribrulaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
vdr

La papirusa rulaĵo estis ambaŭfine ligita al lignocilindro, tiel helpante ties legadon.

La teksto estas fragmento de teologia laboraĵo, estanta alegoria komento al perdita poemo de Orfeo, kiu rakontis pri naskiĝoj de la grekaj dioj kaj aventuroj de Orfeo, kiu subeniris en Hadeson por viziti mortintan amatinon. Verŝajne la teksto estiĝis en la rondo de greka filozofo Anaksagoro en la dua duono de la 5-a jarcento a.K.

Oni deĉifris parton de la papiruso en 2006, per la plej modernaj teknologioj, evoluigitaj fare de NASA. En 2015 enskribiĝis al la listo de Unesko - Memoro de la Mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Gábor Betegh: The Derveni Papyrus. Cosmology, Theology and Interpretation. Cambridge University Press, Cambridge 2004, ISBN 0-521-80108-7
  • André Laks, Glenn W. Most (Hrsg.): Studies on the Derveni Papyrus. Clarendon Press, Oxford 1997, ISBN 0-19-815032-6 (Google-Buchvorschau)
  • Kyriakos Tsantsanoglou: Der Papyrus von Derveni.eIn: Bernhard Zimmermann, Antonios Rengakos (Hrsg.): Handbuch der griechischen Literatur der Antike. Band 2: Die Literatur der klassischen und hellenistischen Zeit. C. H. Beck, München 2014, ISBN 978-3-406-61818-5, S. 446–452

Eksteraj ligiloj redakti