La Papua marĉocirkuo (Circus spilonotus spilothorax) estas rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj, indiĝena de Novgvineo, kiu estas membro de la genro Circus. Ĝi estas komune klasita kiel subspecio de la Orienta marĉocirkuo (Circus spilonotus) de orienta Azio. Tamen ĝi povas esti separata specio aŭ alternative subspecio de la Aŭstralazia marĉocirkuo (Circus approximans) de Aŭstralazio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Papua marĉocirkuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Cirkuenoj Circinae
Genro: Circus
Specio: C. spilonotus spilothorax
Circus spilonotus spilothorax
(Salvadori & D'Albertis, 1875)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas dise distribuata tra tuta Novgvineo escepte ĉe la duoninsulo Vogelkop okcidente. Estas kelkaj nekonfirmataj vidaĵoj el Aŭstralio sed tiu birdospecio povas esti facile konfuzata kun la Aŭstralazia marĉocirkuo. Ĝi loĝas en herbejoj kaj humidejoj ĝis 3800 m super marnivelo. Ĝi ĉasas malalte super malferma grundo serĉe de malgrandaj mamuloj, birdoj kaj lacertoj.

La maskla plenkreskulo estas kutime arĝentogriza kun nigraj kapo, gorĝo, dorso kaj flugilmarkoj kaj blankaj subaj partoj. Inaj plenkreskuloj estas brunaj kun pala pugo, kaj striecaj vosto kaj subaj partoj. Junuloj estas nigrecbrunaj kun kremokoloraj markoj en kapo, pli etende ĉe inoj. La longo de tiu birdo varias el 47 al 54 cm; inoj estas pli grandaj ol maskloj.

En la centraj altaj teroj kaj la valo de la rivero Sepik estas malhela morfo; maskloj de tiu formo estas ĉefe nigrecaj kun griza vosto kaj inoj estas ĉefe malhelbrunaj.

Referencoj redakti

  • Brian J. Coates & William S. Peckover (2001), Birds of New Guinea and the Bismarck Archipelago: a photographic guide, Dove Publications, Alderley, Australia.
  • Graham Pizzey & Frank Knight (1997) The Graham Pizzey & Frank Knight Field Guide to the Birds of Australia, HarperCollins, London, UK.