La Papuoj estas la originaj loĝantoj de la insulo Nov-Gvineo kaj kelkaj najbaraj insuloj. Ili vivas dise trans du landoj; Indonezio (provincoj de Papuo kaj Okcidenta Papuo, antaŭ 2000, Irian Jaya) kaj Papuo-Nov-Gvineo. Krome pro elmigrado Papuoj vivas ankaŭ en la okcidenta mondo, precipe en Nederlando.

Papuoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Jalio de la valo Baliem.

En la indonezia parto estas tre diversaj popoloj aŭ apartaj triboj foje nur kun centoj da membroj, inter kiuj la jenaj: danioj, jalioj, kimjaloj, korovajoj, kombajoj, kopkakaoj, asmatoj, damaloj kaj aliaj.