Papuonovgvinea kinao

La papuonovgvinea kinao - loke nomata kina, plurale same - estas la nacia valuto de Papuo-Nov-Gvineo. Unu kinao estas dividita je cent toea. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas PGK. La kinao enkondukiĝis la 19-an de aprilo 1975, anstataŭigante la aŭstralian dolaron je kurzo 1:1. Historie en Papuo-Nov-Gvineo antaŭe jam validis la novgvinea pundo kaj novgvinea marko.

Papuonovgvinea kinao
valuto
Ŝtato: Papuo-Nov-Gvineo
Subdivido: 100 toea
Kodo laŭ ISO 4217: PGK
Mallongigo: K
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 2,65041 PGK

1 eŭro = 3,77062 PGK (la 4-an de novembro 2010)

vdr

Etimologio redakti

La vorto kina venas el la kuanua lingvo parolata fare de la popolo de tolajoj, kiuj vivas en la gazela duoninsulo de Nova Britio, la plej granda insulo de la Bismarkoj en Papuo-Nov-Gvineo: Ĝi aludas al perla konko pasintece vaste uzita kiel pagilo kaj en la marbordaj kaj en la montaj partoj de la lando.

Eksteraj ligiloj redakti


 
Kinaaj moneroj