Paradiso TI

komunumo de Svislando
- La mallongigo TI en Paradiso TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Paradiso.

Paradiso estas komunumo de la komunumaro Carona kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 3654 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Paradiso
Blazono de Paradiso
Blazono de Paradiso
Blazono de Paradiso
Paradiso
Paradiso
Paradiso
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Carona
Koordinatoj  46° 59′ 10″ N 8° 56′ 56″ O / 46.98611 °N, 8.94889 °O / 46.98611; 8.94889 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 10″ N 8° 56′ 56″ O / 46.98611 °N, 8.94889 °O / 46.98611; 8.94889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3654
Areo 0,89 km²
Alteco 274 m super marnivelo
Poŝtkodo 6900
Komunumkodo 5210
Mapo de Paradiso
Mapo de Paradiso
Mapo de Paradiso

Geografio redakti

Paradiso situas ĉe la bordo de la Lago de Lugano kaj estas kvazaŭ enklavo en la urbo Lugano. Sude de la komunumo leviĝas la Monto San Salvatore, kiu estas la rekonilo de Lugano. La setlejoj de la komunumo formas optike integritan parton de la urbocentro de Lugano. Al Paradiso apartenas al kvartaloj Calprino, Guidino, Fontana kaj Morchino.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,89 km², de kiuj 30,3 % estas kovritaj de arbaro, 4,5% servas por agrikulturo kaj 61,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Paradiso limas en nordo, sudo kaj okcidento al la komunumo kaj urbo Lugano, kaj en okcidento al la Lago de Lugano.

Trafiko redakti

Tra Paradiso pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Lugano al Chiasso. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas 1 kilometron okcidente de la komunumo. Pere de la loka bus- kaj trolejbusreto de la urbo Lugano la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto. La trolejbuslinio dum la unua duono de la 20-a jarcento estis tramlinio. De la centro de Paradiso funikularo kondukas al la kulmino de la Monto San Salvatore. La komunumo disponas ankaŭ pri haltejoj por la liniaj ŝipoj sur la Lago de Lugano.

Historio redakti

La loko origine nomiĝis Calprino, kies unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 1335. La nomo Paradiso estiĝis en la jaro 1835 kaj fariĝis en la jaro 1929 la oficiala nomo de la komunumo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti