Parafrazo

redirado de signifo de iu teksto per aliaj vortoj

Parafrazo (greke: Παράφρασις) estas traduko aŭ klarigo (klariga transskribo, ĉirkaŭskribo) de teksto, en kiu oni uzas pli da vortoj ol en la originala (ĝi celas pli populare, klarige prezenti la kompaktan aŭ peze konstruitan originalan tekston).

Metafrazo signifas laŭvortan tradukon. Muzike, Parafrazo estas tiu muzika ĝenro, kiu plektas, verkas ĉirkaŭ unu aŭ pli da muzikaj bazpensoj variojn, fantazie enkadrigitajn, ornamitajn.

Oni uzas la terminon por frazo skribita aŭ parolata kaj simila al konata frazo aŭ frazo kreante asocion por klarigi aŭ doni specialan emfazon. Foje la parafrazo uzas preskaŭ precizan citaĵon de originala frazo dum farante intencajn ŝanĝojn kiuj emfazas la intencon de la parolanto. Kiel en la ekzemplo: "La tuta mondo estas futbalkampo, kaj ĉiuj homoj rigardas" en parafrazo de la komenca diraĵo de pri la teatro en fama verkaĵo de Ŝekspiro. La diferencoj inter la origina frazo kaj la nova frazo ofte kreas komikan efikon.

Uzoj redakti

La uzo de parafrazo estas kutime farita por simpligi la originan frazon kaj komfortigi ĝin legi kaj kompreni kvankam kutime al la nova vortumo mankas la profundo de la origina frazo. Pliaj uzoj estas faritaj por rafini akutan aŭ ofendan esprimon al pli subtila esprimo, same kiel en kazo ke oni ne havas aliron al la originala materialo, eble ĉar ĝi ne estas havebla aŭ ĝia uzado kaj estas protektita per kopirajto. Ekzemple, la frazo "ŝirmita loĝejo" estas parafrazo de la esprimo "pormaljunaĝa hejmo" por rafini la frazon.

Ecoj redakti

  • Oni kapablas rekoni la originan frazon el la parafrazo
  • La parafrazo resumas la originan frazon.
  • Parafrazo ne inkluzivos la plej multajn el la vortoj de la origina frazo kaj estos pli facile komprenebla.
  • Parafrazo inkluzivos la signifajn detalojn de la origina frazo.
  • Kutime la parafrazo estos pli longa ol la origina frazo.