Paraibao

Rivero en sudorienta Brazilo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Paraibo (rivero).

Paraibao (portugale Paraíba do Sul, aŭ simple Paraíba), estas rivero en la sudoriento de Brazilo. Ĝi fluas 1 137 kilometrojn okcidenten-nordorienten ekde sia plej fora fonto, je la fonto de rivero Paraitingao al maro apud Campos dos Goytacazes. La rivero ricevas sian nomon kiam ĝi renkontas la riveron Paraibunao je Paraibuna-Baraĵo.

Paraibao
Paraibao apud Jacareí, SP
rivero
Bazaj informoj
Situo Brazilo
Longeco 1 137 km
Akvokolekta areo 55 083 km² [1]
Averaĝa trafluo 847 m³/s
Fluo
Enfluejo Campos dos Goytacazes (Atlantika Oceano)
- Alteco 0 m
Geografio
Situo de Paraibao en sudorienta Brazilo
Situo de Paraibao en sudorienta Brazilo
vdr

Ĝiaj precipaj alfluantoj estas Jagvario, Bukvirao, Paraibunao, Preto, Pombao kaj Muriaeo. Tiu lastaj du estas la plej longaj kaj ili aliĝis al la precipa rivero 140 kilometrojn kaj 50 kilometrojn ekde la riverbuŝo respektive.

Paraiba-Valo situas inter la latitudoj 20°26' kaj 23°39'S kaj la longitudoj 41° kaj 46°30'W kaj kovras areon de ĉirkaŭ 57 000 da kvadrataj kilometroj disdonataj je tri subŝtatoj. La precipaj ekonomiaj aktivecoj estas industrio kaj brutarbredado. La Valo de Paraibao (portugale Vale do Paraíba) estas regiono en la orienta parto de San-Paŭlio kaj okcidenta parto de Rio-de-Ĵanejrio, en Brazilo. La regiono lokiĝas laŭlonge de la rivero Paraibao, inter la urboj Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo. Ĝi estas kaj estis historie unu el la plej gravaj ekonomiaj regionoj de Brazilo ekde la komenco de kafo-produktado dum la 19-a jarcento.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Koordinatoj: 22° 10′ 17″ Sudo 43° 17′ 47″ Okcidento / 22.17151 °S, 43.29643 °U / -22.17151; -43.29643 (mapo)