Paraleloturnita malkreskigita rombo-dudek-dekduedro

En geometrio, la paraleloturnita malkreskigita rombo-dudek-dekduedro estas pluredro, unu el la solidoj de Johnson (J77). Ĝi povas esti konstruita el rombo-dudek-dekduedro per turno de unu el kvinlateraj kupoloj je 36 gradoj kaj anstataŭigo de la oponanta kvinlatera kupolo per deklatero. La ebenoj de turnado de la kupolo kaj de la nova deklatero estas paralelaj.

Paraleloturnita malkreskigita rombo-dudek-dekduedro
Bildo
Speco Solido de Johnson
Verticoj 55
Lateroj 105
Edroj detale 15 trianguloj
25 kvadratoj
11 kvinlateroj
1 deklatero
Propraĵoj konveksa
vdr


Eksteraj ligiloj redakti