Paraskevo Balkana estis kristana sanktulino, kiu vivis en la 11-a jarcento. Ŝi estas vaste kultata precipe en kelkaj landoj de la Balkana Duoninsulo, kies patronino ŝi estas, kaj tial ofte estas nomata balkana. Sed ŝi estas konata ankaŭ per aliaj nomoj:

  • Sveta Petka / Света Петка, en Kroatio / Serbio
  • Петка Българска [petka bulgarska], en Bulgario
  • Sankta Paraskevo Serba, en Ukrainio
  • Sankta Paraskevo de Iași
  • Sankta Paraskevo de Tirnovo
  • Sankta Paraskevo la juna (ĉar ŝi mortis 27-jaraĝa)
Sankta
Paraskevo Balkana
Persona informo
Παρασκευή
Света Петка
Naskiĝo 30-an de novembro 999 (0999-11-30)
en Selimpaşa, Temo Trakio,  Bizanca imperio
Morto 30-an de novembro 1099 (1099-11-30) (100-jaraĝa)
en Selimpaşa, Temo Trakio,  Bizanca imperio
Tombo Metropolitan Cathedral vd
Lingvoj greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ikono pri Paraskevo

La datoj de ŝia vivo estas malcertaj. Ŝi naskiĝis en loko nomata Epibatos (nun Selimpaşa) en la eŭropa parto de nuna Turkio. Ŝiaj gepatroj estis riĉaj bienuloj. Laŭ iuj ŝi mortis 27-jaraĝa: laŭ aliaj ŝi vivis de ĉirkaŭ 1010 ĝis 1080[1].

Jam kiel junulino ŝi havis viziojn, kiuj igis ŝin dediĉi sian vivon al predikado, asketismo kaj monaĥeco; dek-jaraĝa ŝi aŭdis en preĝejo la vortojn de la evangelio: "Kiu volas sekvi min, forlasu sin mem kaj prenu sian krucon kaj sekvu min" (Marko 8, 34). Fordonacinte siajn riĉajn vestaĵojn kaj fuĝante de siaj gepatroj, kiuj volis persvadi ŝin ne monaĥiĝi, ŝi iris al Konstantinopolo kaj Jerusalemo. Tie ŝi, 25-jaraĝa, ricevis anĝelan ordonon reiri. Kelkajn jarojn poste ŝi mortis. Al ŝia tombo oni atribuas miraklojn.

Ŝia precipa kultejo estas la katedralo de Iași. Ortodoksaj kristanoj kultas ŝin je la 14-a de oktobro.

Notoj redakti