La neologisma psikiatria faktermino paratimio - el la malnovgrekaj vortoj παρά- (para-) "preterira, maltrafa, malkongrua" kaj ὁ θυμόςtimós) "emociaro" - signas staton de neadekvataj emocioj kadre de psika malsano. La perturbo montriĝas tiel, ke ekestas malkongruo inter la spertado de situacio kaj la emocia esprimo: ekzemple ridado dum entombiga ceremonio, en stato en kiu oni fakte volus plori. Tiu emocia perturbo laŭ la psikiatro Eugen Bleuler apartenas al la kvin bazaj simptomoj de skizofrenio. Foje aldoniĝas fenomeno psikiatrie nomata "paramimiko", do vizaĝaj esprimoj ne kongruaj al la sentata emocio.

La antikvaj helenaj medicinistoj supozis, ke la "vivoforto" kaj "emociaro" de homo, kiujn ili nomis θυμός (timós), lokiĝus en la limfata organo timuso, kaj do ankaŭ la fenomeno de situacie neadekvataj emocioj lokiĝus en tiu organo.

Vidu ankaŭ redakti