La paratiroidoj (latine glandulae parathyroideae) estas glandoj ekzistantaj en birdoj kaj mamuloj inkluzive de la homoj. Ili situas en la kola regiono de la korpo, apud la du loboj de la tiroido kaj sekve ricevis la anatomian nomon paratiroido. Homoj kutime havas po kvar el tiuj glandoj. Ĉefa tasko de la glandoj estas krei la hormonon parathormono (aŭ per pli longa nomo paratiroida hormono): La funkcio de tiu hormono estas plialtigi la koncentraĵon de kalcio en la sango. Ekzakte la kontraŭan efikon havas la hormono kalcitonino - la du hormonoj do kune reguligas la kalcian metabolismon en la korpo de birdoj kaj mamuloj inkluzive kompreneble de la homoj.

anatomia skemo de la faringo, la ezofago kaj la du loboj de la tiroido de homo: ruĝ-oranĝe videblas la kvar paratiroidaj glandoj (krome flave koloriĝas pluraj nervoj, verde pluraj limfataj nodoj kaj malhelruĝe la suba tiroida arterio)