Parazitoido estas organismo kiu vivas en rekta asocio kun sia gastiganto kaj je ties spezo, kaj kiu tuj aŭ maltuje mortigos ĝin. Parazitoidismo estas unu el la ses ĉefaj evoluciaj strategioj ene de parazitismo, distingita pro la fatala prognozo por la gastiganto, kio faras la strategion proksima al predado.

Ino de foreda muŝo Apocephalus borealis (centre maldekstre) ovodemetas en la abdomeno de laborista mielabelo, kio ŝanĝos ties konduton.

Inter parazitoidoj, strategioj gamas el vivado ene de la gastiganto, kio ebligas al tiu kreski ĝis la parazitoido aperas kiel plenkreskulo, al paralizigo de la gastiganto kaj vivado ekster tiu. Gastigantoj povas esti aliaj parazitoidoj, kio rezultas en hiperparazitismo; ĉe kverko-gajloj, eblas ĝis kvin niveloj de parazitismo. Kelkaj parazitoidoj influas la konduton de siaj gastigantoj tiel ke tiu favoras la disvastigon de la parazitoido.

La biologio de parazitoidismo inspiris verkistojn kaj scenaristojn de sciencfikcio krei nombrajn parazitoidajn alienojn kiuj mortigas siajn homajn gastigantojn, kiel ĉe la alienspecioj de la filmo de 1979 de Ridley Scott nome Alien.