Parenkimo aŭ parenĥimo estas planta baza histo el maldikseptaj, rondecaj vivaj ĉeloj, el kiu konsistas grandparte la karno de la molaj fruktoj, la medolo de la tigoj k.s. Laŭ funkcio ekzistas i.a. asimila, depona, sekrecia, apoga histo.

Parenkimo de marĉoplanto

Parenkimo, kiu entenas kloroplastojn nomiĝas ĥlorenkimo kaj troviĝas en la folioj.

Sub parenkimo oni komprenas formon de la planta parenkimo, ĉe kiu la interĉelaj spacoj estas tiel larĝaj kiel estiĝas vera aerumadhisto . Oni precipe trovas ĝin ĉe mangrovarboj, marĉoplantoj kaj akvoplantoj kie ĝi servas al gasinterŝanĝo de la subakvaj plantorganoj.