La Parisii estis gaŭla tribo, kiu vivis en la nuntempa Pariza Regiono. Laŭ Julio Cezaro (-53), ilia ĉefurbo estis verŝajne Lutetia (Parizo), kvankam la subgrundo de Parizo ankoraŭ ne donis pruvon por tio. Laŭ freŝdataj malkovroj, tiu urbo eble troviĝis sur la hodiaŭa loko de Nanterre.

Ora monero de la Parisii.

Dum la romia konkero de Gaŭlio, la Parisii kontribuis al la rezisto kontraŭ Julio Cezaro organizita de Vercingetorix en -52. De ili devenas la nomo de Parizo, sed ankaŭ tiuj de Villeparisis, Cormeilles-en-ParisisFontenay-en-Parisis.

La Parisii kreis kelkajn el la plej belegaj gaŭlaj moneroj.

Vidu ankaŭ redakti