La Pariza baseno estas mallarĝsence hidrografia baseno de la rivero Sejno, kiu ĉirkaŭas la urbon Parizo. Larĝsence temas pri geologia sedimenta regiono, kiu enhavas la tutan centro-nordon de Francio, kaj iom de Belgio, Luksemburgio kaj la sudokcidenton de Germanio, etende el la Armorika montaro al la Vogezoj kaj el Ardenoj al Centra Masivo. La baseno prezentas sedimentan pejzaĝon relative unuforma.

Pariza baseno
hidrografia baseno
Natura regiono de Francio • depresio [+]

LandoFrancio
- koordinatoj48° 30′ 0″ N, 2° 0′ 0″ O (mapo)48.52Koordinatoj: 48° 30′ 0″ N, 2° 0′ 0″ O (mapo)


Pariza baseno (Francio)
Pariza baseno (Francio)
DEC
Pariza baseno
Pariza baseno

Map
Pariza baseno
vdr
Skemo de la mapo de la baseno de Parizo. La ĉirkaŭaj masivoj en ruĝa koloro; en flava koloro la konektoj kun aliaj basenoj.
Geologia sekco de la Pariza baseno inter Normandio kaj Vogezoj

La Pariza baseno konstituas unu el la unuaj ekonomiaj regionoj de [[Eŭropo}} kaj unu de la ĉefaj zonoj de eksterlanda investado en Francio kaj en Eŭropo. La regiono enhavas gravan centron de eŭropaj aferoj, unu de la ĉefaj eŭropaj flughavenaj kompleksoj, du marhavenojn de kontinenta gravo (Havro kaj Rueno), nome la plej okcidentaj de la Manika Markolo, kaj du valojn: nome tiun de la Sejno kaj tiun de la Luaro. Tamen, aparte de la francia ĉefurbo, la Pariza baseno ne estas tre loĝata kaj estas je ioma distanco de la grandaj komercvojoj kaj de la spaco homare tre densa konstituita de Rejnlando en Germanio, Nederlando, Belgio kaj la sudoriento de Anglio (la eŭropa grandurbegaro).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti