Parko Belmont estas ĉevalvetkurejo apude de Novjorko en Elmont, Novjorkio, en Usono. Ĝi estas la loko de la tria ĉevalvetkuro en la Triobla Krono, nomata Vetaĵo Belmont.

Parko Belmont konstruiĝis inter 1903 kaj 1905 kaj malfermiĝis la 4an de majo 1905. La Fratoj Wright direktis aeran turniron ĉe la Parko antaŭ 150 000 spektantoj la 30an de oktobro 1910. Belmont estis la loko de la unua usona aerpoŝta servo (1918) inter Novjorko kaj Vaŝingtono. En 1956, Parko Belmont ricevis multmiliondolaran renovigon kiu emfazis transportadon kaj aŭtolasadon. En 1963, post 60 jaroj, Belmont devis fermiĝi pro struktura degenerado. La nova Parko Belmont re-malfermiĝis la 20an de majo, 1968.

Eksteraj ligiloj redakti

La TTT-ejo de Parko Belmont en la angla http://www.nyra.com/belmont/