La Parlamenta Palaco (rumane Palatul Parlamentului) estas konstruaĵo en rumana ĉefurbo Bukareŝto, pli frue nomita „Domo de la Popolo“ (Casa Poporului), estas la dua plej granda konstruaĵo de la mondo – post la Pentagono.

Parlamenta Palaco
Casa poporului
palaco • parlamentejo • kongresejoteatrejo
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo vd
Arkitekto Anca Petrescu vd
Estiĝo 1985
Malfermo 22-a de decembro 1994
Lando Rumanio vd
Situo Sektoro 5 de Bukareŝto
Situo
Geografia situo 44° 25′ 39″ N, 26° 5′ 15″ O (mapo)44.427526.0875Koordinatoj: 44° 25′ 39″ N, 26° 5′ 15″ O (mapo)
Parlamenta Palaco (Rumanio)
Parlamenta Palaco (Rumanio)
DEC
Parlamenta Palaco
Parlamenta Palaco
Situo de Parlamenta Palaco
Map
Parlamenta Palaco
vdr

Konstruado redakti

La ĉefa konstruado okazis de 1984 ĝis 1989 kaj laboris pri ĝi 700 arkitektoj kaj 20.000 laboristoj. La grunda surfaco okupas 65.000 m², la konstruita surfaco 364.000 m² (kompare, la surfaco de Pentagono estas 660.000 m²). La tutajn kostojn oni kalkulas je ĉ. 3,3 md. da usonaj dolaroj. La konstruo postulis siatempe 40 % de la malneta enlanda produkto de la lando. La plej granda halo de la konstruaĵo longas 150 m, altas 16 m, havas surfacon de 2200 m².

La ĉefa arkitekt(in)o estis Anca Petrescu (n. 1949), kiu nun agadas en „Partidul România Mare“ (Grand-Rumania Partio), tiel ofte vizitas sian konstruaĵon.

Oni alinomis la palacon en aprilo 1991 al „Palaco de la Parlamento“ kaj ekde 1997 servas ĝi kiel sidejo de la rumana parlamenta ĉambro, ekde 2005 ankaŭ tie laboras la senato.

Teknikaj detaloj redakti

  • Nombroj:
    • Grunda surfaco: 65.000 m²
    • Alto: 84 m super la teretaĝo; 15 m en subetaĝoj
    • Longo: 275 m
    • Larĝo: 235 m
    • 5100 ejoj, el kiuj 3000 ĉambroj, la restaj estas haloj kaj koridoroj
    • 200 necesejoj
    • 28 liftoj
    • 1 miliono da m³ da marmoro el Transilvanio
    • 3500 tunoj da kristalo
    • 700.000 t da ŝtalo kaj bronzoj
    • 900.000 m³ da ligno
    • 200.000 m² da or- kaj arĝentkovraĵoj