Parlamento de la Franclingva Komunumo

La Parlamento de la Franclingva Komunumo (france: Parlement de la Communauté française aŭ PCF) estas la leĝofara asembleo de la Franclingva Komunumo de Belgio kun sidejo en la Quartier Royal. Ĝi konsistas el ĉiuj 75 membroj de la Valona Parlamento escepte pri la german-parolantaj membroj (nune du) kiuj estas anstataŭitaj de franc-parolantaj membroj de la sama partio, kaj 19 membroj elektitaj de la franclingva grupo de la Parlamento de la Brusela Ĉefurba Regiono ene de la antaŭa institucio. Tiuj membroj estas elektitaj por regotempo de kvin jaroj.

La nuna Prezidanto de la Parlamento de la Franclingva Komunumo estas Philippe Courard (PS).