Parlamento de la religioj de la mondo

Okazis pluraj renkontiĝoj al kiu oni referencas kiel Parlamento de la Religioj de la Mondo, la unua estante la Parlamento de la Mondo de Religioj el 1893, kiu estis provo krei tutmondan dialogon de religiaj kredoj. La evento estis festita dum alia konferenco okaze de ĝia centjariĝo en 1993. Tio ĉi gvidis al nova serio de konferencoj sub la oficiala titola "Parlamento de la Religioj de la Mondo".

Parlamento de la religioj de la mondo
organizaĵo • interreligia organizaĵo
Komenco 1893 vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Organizaĵo redakti

La Konsilio de la Parlamento de la Religioj de la Mondo havas ĉefsidejon en Ĉikago.[1]

La Parlamenton prezidas Imamo Abdul Malik Mujahid [2].  

Historio redakti

Evoluo ekde 1893 redakti

 
Swami Vivekananda sur la platformo de la Parlamento de Religia septembro 1893, (de maldekstre dekstren) Virchand Gandhi, Dharmapala, Swami Vivekananda kaj G

Ekde 1893 ĝis hodiaŭ okazas sesioj de la Parlamento

En 1893 ne ĉeestis tiun ĉi eventon indiĝenaj amerikaj religiaj gvidantoj, mormonoj, sikoj kaj aliaj indiĝenoj. Nur ekde 1993 tiuj ĉi religioj kaj spiritaj tradicioj estis reprezentitaj dum la Parlamento.

2007 : Monterrey Forumo de Kulturoj redakti

Forumo Monterrey 2007 estis internacia evento kiu inkluzivis eventojn kaj dialogojn en la stilo de tiu ĉi Parlamento.[3] Ĝi estis parto de la 2007 Universala Forumo de Kulturoj, kiu prezentis internaciajn kongresojn, dialogojn, ekspoziciojn kaj spektaklojn pri la temoj de paco, biodiverseco, daŭrebla disvolviĝo kaj scio. Speciala emfazo kuŝis sur la ok celoj kadre de la jarmilaj evoluigaj celoj por forigi malriĉecon ĉirkaŭ la mondo.

2015 : Parlamenta Sesio redakti

Inter la 15a kaj la 19a de oktobro 2015 la Parlamento okazis ĉe la Salt Palace Kongresa Centro en Salt Lake City, Utaho. Inter la 9806 ĉeestantoj estis prezentistoj kaj volontuloj el 73 landoj, inter ili ankaŭ 30 gravaj religioj kaj 548 subtradicioj kiuj partoprenis en la Parlamento [4].Dum la ferma ceremonio, Imamo Mujahid anoncis ke la Parlamento ekde nun okazus nur ĉiun duan jaron. La venonta renkontiĝo estas planata por 2017.[5]

2016 Centra Eŭropa Interreligia Forumo (CEIF 2016) redakti

La 25an de julio 2016 la Parlamento de la Religioj de la Mondo–Slovakio kaj la Slovakia Esperanto Federacio en kunlaboro kun aliaj partneroj organizis tiun ĉi eventon en la slovaka urbo Nitra [6] [7] [8]

Krom Elisabeth Ziegler-Duregger, ambasadoro de la Parlamento de religioj de la mondo ĉeestis ankaŭ pli ol 150 gepartoprenantoj reprezentante 20 naciojn, 3 kontinentojn, 7 mondajn religiojn samkiel aliajn religiajn, spiritajn aŭ humanistajn tradiciojn. La renkontiĝo estis la kontribuaĵo de Slovakio por plifortigi la dialogon inter religioj, komuna serĉado de solvoj de kreskanta interetna, interkultura kaj interreligia tensioj, konfliktoj estigantaj naciismon, fundamentalismon, ksenofobion, reziston kaj timon de loĝantoj kaj komplikajn ekonomiajn, socialajn kaj sociajn problemojn en la mondo, nuntempe ĉefe en EU pro nekontrolita alveno de multaj migrantoj [6] [7]. La evento rezultis en komunikaĵo (Nitra Deklario) [9]

Kritiko redakti

Antaŭ multaj jaroj (en 1925), kristana verkisto G. K. Chesterton portretis la Parlamenton kiel "panteono por panteistoj" en The Everlasting Man (La Eterna Viro). Vidu tiurilate ankaŭ la komparon kun 'spirita Esperanto' [10]

Vidu ankaŭ redakti

Tago de preĝo multreligia

Dancoj de Universala Paco (sufiismo)

Interreligia dialogo

Dialogo de la Katolika Eklezio kun la Orientaj ortodoksaj eklezioj

Komunumo de Taizé

Qantara.de

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. ParliamentofReligions.org, Oficiala retejo nur en la angla.
  2. (angle) Abdul Malik Mujahid Arkivigite je 2016-08-28 per la retarkivo Wayback Machine novelektia prezidanto
  3. (angla) 2007 Universal Forum of Cultures, Monterrey, Mexico. Arkivigite je 2008-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
  4. (angla) Kimberley Winston, Parliament of World Religions convenes in Mormon country — at last(la Parlamento de Relgioj de la Mondo kongresas en mormona lando - finfine), 14a oktobro 2015, konsultia 4a aŭgusto 2016.
  5. Parliament of the World's Religions in Salt Lake 'best ever,' chairman says Arkivigite je 2016-08-11 per la retarkivo Wayback Machine.
  6. 6,0 6,1 (angla) "Central European Interfaith Forum" Arkivigite je 2016-08-23 per la retarkivo Wayback MachineWorld Esperanto Congress 2016 (Centra eŭropa interreligia Forumo". Monda Esperanto-Kongreso 2016). Konsultita la 4an de aŭgusto 2016
  7. 7,0 7,1 (angla) "Forum of the World's Religions" Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine (Forumo de la Relgioj de la Mondo). Our Forum 2016. Konsultita la 4an de aŭgusto 2016.
  8. Interreligia Forumo en Centra Eŭropo Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine, Nitra, 2016
  9. (angla) "CEIF Central European Interfaith Forum" Arkivigite je 2016-08-18 per la retarkivo Wayback Machine (PDF). Nitra Statement (CEIF Centra Eŭropa Interreligia Forumo (PDF). Nitra Deklaro). CEIF. Konsultita la 4an de aŭgusto 2016
  10. (angla) Interspiritual Revolution: How the Younger Generation is Re-Envisioning Spirituality and [New Monasticism], 6a julio 2013,