Parmo

komunumo de Italio

Parmo (itale Parma [parma]) estas komunumo de Italio. Ĝi estas provinca ĉefurbo kaj troviĝas en la regiono Emilio-Romanjo.

Parma
komunumo de Italio • urbo • urbego • Komunuma epoko
Ŝtato  Italio
Regiono Emilio-Romanjo (2005)
Provinco PR Parmo (2005)
Geografia situo 44° 48′ N, 10° 20′ O (mapo)44.810.333333333333Koordinatoj: 44° 48′ N, 10° 20′ O (mapo)
Alto super marnivelo 55 m
Areo 260 (2005) km²
Loĝantaro 196 764 (2023)
Loĝdenso 755 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Vedi Parma#Frazioni (2005)
Najbaraj komunumoj Collecchio, Felino, Fontanellato, Fontevivo, Gattatico (RE), Langhirano, Lesignano de' Bagni, Mezzani, Montechiarugolo, Noceto, Sala Baganza, Sant'Ilario d'Enza (RE), Sorbolo, Torrile, Traversetolo, Trecasali (2005)
Patrono Sant’Ilario
Festa tago 13-a de januaro (2005)
Nomo de loĝantoj parmigiani (parmensi: gli abitanti della provincia)
Poŝtkodo 43121–43126
Imposta kodo G337
Kodo laŭ ISTAT 034027
Telefona prefikso 0521
Retpaĝo http://www.comune.parma.it/
Loko en mapo
vdr

Parmo estas industria urbo kiu estas precipe grava por la nutraĵa industrio. Produktoj kiel ekzemple la fromaĝo Parmezano kaj parma ŝinko estas rilataj al la grandurbo. La laktofirmao Parmalat havas sian hejmbazon ĉi tie.

Parmo, kune kun Piaĉenco, formis duklandon dum jarcentoj (Duklando de Parmo kaj Piaĉenco), al kiu nomoj estas asociitaj kiel ekzemple Margareta de Parmo kaj Aleksandro Farnese, mallonge la Duko de Parmo, kiuj ludis gravan rolon en la historio de Nederlando. La nuna Duko de Parmo estas Princo Carlos de Bourbon de Parme, filo de Princino Irene de Nederlando kaj Princo Carel Hugo.

Parmo havas monumentan historian urbocentron.

Famaj Parmanoj inkludis la operkomponiston Giuseppe Verdi, kiu naskiĝis proksime de la grandurbo kaj laŭ kiu la loka flughaveno estas nomita, la direktisto Arturo Toscanini kaj la kinoreĝisoro Bernardo Bertolucci.

Vidindaĵoj redakti

  • La katedralo el la 11a jarcento
  • La okangula baptejo de 1196
  • La eklezio de San Giovanni Evangelista de la 15-a jarcento
  • La Sanktejo de Santa Maria della Steccata de la 16-a jarcento, kiu enhavas la kripton de la Dukoj de Parmo (princo Carlos Hugo de Bourbon-Parma estis enterigita ĉi tie la 28an de aŭgusto 2010)
  • La Palazzo del Governatore de la 13a jarcento
  • La Parco ducale
  • Teatroj Farnese kaj Regio
  • Palatina Biblioteko
  • S.S.D. Parma Calcio 1913 (loka futbala klubo)

Servoj redakti

Historio redakti

La duklando de Parmo estis historia lando ĉirkaŭ la urbo Parmo, situanta en la nord-okcidento de hodiaŭa Italio, kiu ekzistis de 1545 ĝis 1860.

Famuloj redakti

En Parma naskiĝis hungara pianisto Alex Szilasi.

 
Nokta panoramo en Parma

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti