Parqués [parKES] estas kolombia tabulludo inspirita el "Paĉisi". Hazardludo, ĝi postulas ke ludantoj movu siajn pecojn laŭ vojo al la centra skatolo, uzante du ĵetkubojn por determini la longecon de sinsekvaj movoj.

Parqués
Ludtabulo de parqués por 4 ludantoj
Ludtabulo de parqués por 4 ludantoj
Ludtabulo de parqués por 4 ludantoj
cross and circle game
Nombro de ludantoj Minimume 4 / maksimume 8
Aĝa rekomendo Minimume 6
Daŭro de ludo Ĉ. 30 minutoj
vdr
Ludtabulo de Parqués komence de la ludo kun kvar ludantoj kun iliaj pecoj en malliberejo
Ludtabulo de videoludo surbaze de Parqués

Kulturo de Kolombio redakti

La Parqués estas kolombia varianto de "Paĉisi" devenanta el Hindio. Ĝia nomo povas esti loka adapto de la vorto "Paĉisi", influita de aliaj variaĵoj kia "Parcheesi", kaj Parqués ne havas signifon ekster la ludo. Kvankam hispana origino eble estas citebla, pro la simileco de Parqués kun "Parchís", estas plejparte akceptite en Kolombio ke la ludo estas loka invento kaj kiel "Parcheesi", "Parchís" kaj "Ludo", Parqués rekte devenas de "Pachisi". Ne ekzistas hodiaŭ pruvo ke ĝi prenis sian rektan originon el alia lando ol Hindio. Plue Parqués estas ludata en neniu alia latin-amerika lando; ĝi staras kiel renkontiĝo inter la ludo de Hindio kaj kolombia kulturo.

En Kolombio, parqués estas praktikata en ĉiuj regionoj tiom de infanoj kiom de plenkreskuloj, kun kelkaj lokaj variaĵoj. Plenkreskuloj ludas plejparte por mono por fari la ludon pli interesa. Oni trovas ludtabulojn por 4, 6 kaj 8 ludantoj, ornamitaj per bildoj de futbalteamoj, artistoj kaj kulturaj figuroj, kaj multaj ludantoj faras siajn proprajn tabulojn.

La ludtabulo estas kutime kovrita interne per vitra plato por faciligi ruladon de ĵetkuboj, sed aliaj estas simple faritaj el papero por faciligi transporton.

Ludantoj redakti

Oni ludas per 2 ĵetkuboj. La ludo estas ludata de 2 ĝis 8 ludantoj (laŭ la ludtabulo). Male de "Parcheesi", estas neniu blokado. La unua vico estas por la ludanto kiu akiras la plej altan nombron.

Komenco redakti

La pecoj de ĉiu ludanto estas komence metitaj en lia malliberejo. Li devas akiri paron (duoblon: kiel 5-5, 1-1) por elirigi ilin. Se la ludanto ĵetas 6-6 aŭ 1-1, li povas liberigi ĉiujn siajn pecojn. Sed se temas pri alia paro (2-2, 3-3, 4-4, 5-5), li povas liberigi nur du pecojn. Kiam li liberigas pecon, li povas reĵeti la ĵetkubojn kaj movi tiun pecon.

Kubĵeto kaj movo redakti

Ĉiu ludanto ĵetas la ĵetkubojn. Li devas movi pecojn laŭ nombroj akiritaj per la ĵetkuboj. Ekzemple, se li akiras 5-3, li povas moviĝi:

  • 8 per unu peco
  • 5 per unu peco kaj 3 per alia

Post kiam li movigis siajn pecojn, li transdonas la vicon al la sekva ludanto kiu ĵetas la ĵetkubon kaj moviĝas.

Vicoj redakti

Ĉiu ludanto povas uzi sian vicon. Sed estas esceptoj:

  • Se la ludanto akiras paron, li gajnas kroman vicon.
  • Se la ludanto havas ĉiujn siajn pecojn en la malliberejo.

Sendi al malliberejo (manĝado) redakti

Se la ludanto movas sian pecon en la kvadraton kie jam estas peco de alia ludanto, li povas sendi ĝin al malliberejo. Tiu movado estas nomita "manĝi" (hispane comer) la pecon. La kontraŭa ludanto devas akiri paron por eliri el malliberejo.

Celo redakti

La ludanto devas movi ĉiujn siajn pecojn al la fina skatolo por fini la ludon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parqués en la franca Vikipedio.