Partido Colorado (Paragvajo)

politika partio en Paragvajo

Partido ColoradoAsociación Nacional Republicana – Partido Colorado, ANR-PC estas politika partio en Paragvajo. La kromnomo Colorado (elp. kolorado) havas la signifon kolorigita, en la senco ruĝa (kvankam sen rilato al la tradicia laborista-progresema signifo kiun tiu koloro havas en aliaj landoj)

Partido Colorado
emblemo
partio
Komenco 11-a de septembro 1887 vd
Lando(j) Paragvajo vd
Sidejo Asunciono
Ideologio

nacia konservativismo

Fondinto(j) Bernardino Caballero vd
Ĉefestro(j) Lilian Samaniego vd
Membro de Internacia Demokratia Unio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La 11-an de septembro 1887 generalo Bernardino Caballero fondis ĝin kun la nomo Partido Nacional Republicano kiel opozicio kontraŭ liberuloj. Ĝi estas ĉefe konservema partio, kies membroj estas militistoj kaj grandbienuloj.

Ĝi regis la landon unue de 1887 ĝis 1904. Ĝi denove akiris la povon en 1946 kaj dum periodo inter 1947 kaj 1963 ĝi estas la ununura laŭleĝa partio de la lando.

En 1954 okazis puĉo de Alfredo Stroessner kontraŭ Federico Chaves. Stroessner gvidis ne nur la partion, sed ankaŭ la landon diktatorece ĝis 1989. Post interludo gvidata de la generalo Andrés Rodríguez, la gvidantoj de la Partido Colorado plu venkis en la prezidentaj elektoj, ĝis aprilo de 2008.

Pro sia longa historio, la partio havas larĝan politikan spektron, kun ampleksaj internaj diferencoj, kvankam ĝenerale ĉiuj situas sin en konservativa tendenco.

Eksteraj ligiloj redakti

TTT-ejo de la Partido Colorado Arkivigite je 2008-05-03 per la retarkivo Wayback Machine