Partio de la Komunisma Refondiĝo

La Partio de la komunisma refondiĝo (itale Partito della Rifondazione Comunista) estas itala komunisma politika partio. Ĝi estis kreita en 1991, kaj ĝia nuna estro estas Paolo Ferrero. La plej konata politikisto de la partio estis Fausto Bertinotti, kiu gvidis ĝin ĝis 2006, kiam li iĝis prezidanto de la itala malalta parlamentĉambro.

Partio de la Komunisma Refondiĝo
emblemo
partio
Komenco 12-a de decembro 1991 vd
Antaŭe Itala Komunista Partio vd
Poste Movado de Unitariaj Komunistoj • Partio de Komunistoj Italaj • Popular Democracy (United Left) • Communist Project • Partio Komunisma de Laboristoj • Kritika Maldekstro • Movado por la Maldekstro vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo
Ideologio

EŭrokomunismoEkosocialismoSocialismo de la 21-a jarcentomarksismosocialismofeminismokontraŭmilitarismokontraŭ-Stalinismo

Fondinto(j) Armando Cossutta • Ersilia Salvato • Lucio Libertini • Sergio Garavini vd
Ĉefestro(j) Armando Cossutta vd
Membro de Eŭropa MaldekstroInternacia Kunveno de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj vd
Posedatoj Liberazione vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Partio de la komunisma refondiĝo
Partito della Rifondazione Comunista
Emblemo de Partio de la komunisma refondiĝo
partio
Lando  Italio
Estro Paolo Ferrero
Fondiĝo 12 dicembre 1991
Ĉefa sidejo Via del Policlinico 131, Romo
Ideologio Komunismo
Internacia aliĝo Eŭropa Maldekstro, Kontraŭkapitalisma listo
Ĵurnalo Liberazione
Retejo http://www.rifondazione.it/
vdr

Dum la registara periodo 2006-2008 la partio estis parto de La Unio, koalicio de centraj kaj maldekstraj partioj kiuj tiam regis Italio. Ĝi ankaŭ estas parto de la Partio de la Eŭropa Maldekstro, tutkontinenta koalicio de radikalaj maldekstraj partioj.

La Partio de la Komunisma Refondiĝo estis kreita en 1991, kiam la Itala Komunisma Partio ŝanĝis sian nomon al Demokrata Partio de la Maldekstro kaj rezignis pri komunismo. Kelkaj el ĝiaj membroj kiuj kontraŭis la ŝanĝon forlasis la partion kaj kreis Rifondazione Comunista, kiu restu fidela al la komunisma idealo.

La partio longe ricevis inter 5 kaj 8% de la voĉdonoj en la naciaj elektoj. Dum la lastaj jaroj, la partio fariĝis tre proksima al la movadoj kontraŭ tutmondiĝo kaj al la pacifismaj movadoj.

Ekde la nacia balotado en 2008, kiun neprigis la disfalo de la ĝistiama registara koalicio de partioj, populara subteno por la partio falegis, kaj ĝiaj anoj ne plu sukcesis akiri postenojn en la itala nek en la eŭropunia parlamento.

Notoj redakti