Partio de la Nacia Restariĝo

La Tautos prisikėlimo partija (Partio de la Nacia Restariĝo) estas politika partio en Litovio, kiu fondiĝis en aprilo 2008, mallonge antaŭ la parlamenta baloto en Litovio 2008, fare de la televida moderigisto kaj elsendoproduktisto Arūnas Valinskas. Membroj dela partio estas precipe aktoroj, muzikistoj kaj kromaj agantoj de la televida kaj kinejfilma industrio, kio alportis al la nova partio la malformalan kromnomon žvaigždūnų partija ("partio de steletoj"). [1]. Aliaj kritikantoj kreis la kromnomon "kontraŭpolitika konstruaĵo".[2].

Partio de la Nacia Restariĝo
Tautos prisikėlimo partija
Emblemo de Partio de la Nacia Restariĝo
partio • former liberal party
Lando  Litovio
Estro Arūnas Valinskas
Fondiĝo aprilo 2008
Ĉefa sidejo Vilno
Ideologio Konservativa liberalismo
Internacia aliĝo Nenio
Ĵurnalo Nenio
Junulara organizaĵo Nenio
Retejo prisikelimopartija.lt
vdr

La partio kaj ĝia antaŭbalota varbokampanjo nekontesteble havis tendencon je satiro. Ekzemple la tuta balota programo plejsimple konsistis el 10 punktoj simile al La Dekalogo de judismo kaj kristanismo.

Malgraŭ tiu tendenco je malseriozeco la partio en la parlamenta baloto en Litovio 2008 la 12-an de oktobro 2008 kun 15,14 procentoj da voĉoj iĝis la dua plej forta politika partio.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti