Partito (itale, de partire = partigi) estas nomo por unuopa parto (movimento) de dancoserio aŭ variaciaro. Ekde la 17-a jarcento oni uzas la nomon ankaŭ ĝenerale por instrumentmuzikaĵoj aŭ movimentaj serioj en la senco de suito. Speciala formo estas la ĥoralpartito, je kiu post ĥoraltemo sekvas figuritaj variacioj.