Partoprena kulturo

Partoprena kulturo estas neologismo referencanta al la malo de konsumkulturo, alivorte, al kulturo, en kiu privatuloj (la publiko) ne kondutas nur kiel konsumantoj, sed ankaŭ kiel kontribuantoj aŭ produktantoj. Oni plej ofte aplikas la terminon al produktado aŭ kreado de iaj eldonaĵoj. Teknikaj progresoj de la lastaj jaroj (unuavice personaj komputiloj kaj la interreto) ebligis al privatuloj krei kaj eldoni tiajn eldonaĵojn, kutime per la interreto. Tiu nova kulturo en sia rilato al la interreto estis nomita Web 2.0. En partoprena kulturo "junaj homoj kreive reagas al multoblo da elektronikaj signaloj kaj kulturaj varoj laŭ manieroj, kiuj surprizas iliajn farintojn, trovante signifojn kaj identecojn, kiujn oni neniam celis havi tie, kaj defiante simplajn eldirojn, kiuj priploras la manipuladon aŭ la pasivecon de "konsumantoj".[1]

La kreskanta aliro al la interreto komencis ludi integran rolon ĉe la ekspansio de la partoprena kulturo, ĉar ĝi pli kaj pli ebligas al homoj labori laŭ kunlabora maniero; generi kaj disvastigi novaĵojn, ideojn kaj verkojn de kreiveco; interkonektiĝi kun homoj, kiuj dividas similajn celojn kaj interesojn. La potencialo de la partoprena kulturo por civitana engaĝiĝo kaj kreiva sinesprimado estis esplorita de la amaskomunikila esploristo Henry Jenkins. En 2006, Jenkins kaj la kunaŭtoroj Ravi Purushotma, Katie Clinton, Margaret Weigel kaj Alice Robison aŭtoris referaĵon titolitan Confronting the Challenges of Participatory Culture: Media Education for the 21st Century ["Konfrontante la defiojn de la partoprena kulturo: amaskomunikila klerigo por la 21-a jarcento"]. La referaĵo priskribas partoprenan kulturon kiel kulturon:

  1. kun relative malaltaj baroj kontraŭ artisma sinesprimo kaj civitana engaĝiĝo,
  2. kun forta subteno por la kreado kaj dividado de la propraj kreaĵoj kun aliaj,
  3. kun ia neformala mentoreco, per kiu la konoj de la plej spertaj transdoniĝas al novuloj,
  4. kie membroj kredas, ke iliaj kontribuoj gravas, kaj
  5. kie membroj sentas iun gradon de socia interligiteco unu kun la alia (almenaŭ per tio, ke gravas al ili, kion aliaj pensas pri tio, kion ili kreis). [2]

Referencoj redakti

  1. Willis, Paul (2003). Foot Soldiers of Modernity: The Dialectics of Cultural Consumption and the 21st-Century School. Harvard Educational Review 73(3), p. 392.
  2. Jenkins, Henry, Puroshotma, Ravi, Clinton, Katherine, Weigel, Margaret, & Robison, Alice J. (2005). Confronting the Challenges of Participatory Culture: Media Education for the 21st Century, disponebla ĉe http://www.newmedialiteracies.org/files/working/NMLWhitePaper.pdf Arkivigite je 2010-10-12 per la retarkivo Wayback Machine. Elŝutita 2009-01-22.