Pasado de Merkuro elde Venuso

Pasado de Merkuro vidita elde Venuso okazas, kiam Merkuro pasas ekzakte inter Suno kaj Venuso. Dum la pasado, Merkuro aperus kiel nigra punkto sur la suna disko por hipoteza venusa observanto, kiu kapablus vidi Sunon tra la venusa atmosfero.

La fenomeno estas kompreneble neobservebla de Tero, ĉar la malpliigo de la suna lumo sur Venuso estas nemezurebla.

La pasadoj de Merkuro elde Venuso okazas grupope : dum periodo de ĉirkaŭ kvarono de jarcento, okazas po inter sep kaj naŭ pasadoj, kaj sur sekva kvarono da jarcento neniu okazas. Sed sur longa periodo, iliaj ofteco estas pli granda ol tiu de la pasadoj de Merkuro elde Tero.

La sinodika periodo de Merkuro rilate al Venuso estas 144,5662 tagoj, kaj la inklinacio de merkura orbito rilate al Venuso estas 4,33°, do malpli ol rilate al la tera ekliptiko.

Datoj redakti

Estintaj kaj estontaj pasadoj de Merkuro elde Venuso[1].

Rimarku la alternon de periodoj kun kaj sen pasadoj. Alia stranĝaĵo estas ke granda nombro da pasadoj okazas duope, disigataj de ekzakte kvar teraj jaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti