Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio

la armeo de Irano
(Alidirektita el Pasdarano)

La Armeo de la Gardistoj de la Islama RevolucioIslama Revolucia Gvardio, ofte konata simple kiel "Pasdarano" (la gardistoj) estas la plej granda branĉo de la irana armeo. Ĝi inkluzivas la Basij, paramilitan organizaĵon da volontuloj, kiuj okupiĝas pri publika ordo, kaj pri la subpremo de opozicio al la Islama registaro. La Basij famiĝis dum la Iraka-irana milito, pro iliaj amasaj atakoj kontraŭ malamikaj pozicioj, ofte preskaŭ "kamikazaj", kiuj estis la rezulto de religia fervoro. Ankaŭ infanoj estis uzitaj por ĉi tiuj atakoj.

Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio
سپاه پاسداران انقلاب اسلامی
emblemo
flago
kvazaŭmilitistaro • registara spionada organizaĵo • armitaj fortoj
Komenco 5-a de majo 1979 vd
Lando(j) Irano vd
Sidejo Teherano
Ideologio

gardanteco de islamaj juristoj

Moto Prepare against them whatever you are able of power.
وأعدوا لهم ما استطعتم من قوة
Prepareu-los amb tota la força que pugueu
Fondinto(j) Ruhollah Ĥomejni • Mohsen Sazegara vd
Posedatoj Tasnim News Agency vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Rolo en la Usono-Irana krizo en 2020 redakti

La 3-an de januaro 2020 en Bagdado (Irako) estis murdita la irana generalo Kasem Sulejmani, estro de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio. Ĝin murdis usona droneo laŭ rekta ordono de la usona prezidanto Donald Trump, kiu pravigis tion per neceso preventi atakojn kontraŭ usonanoj, kiujn laŭdire preparis la generalo.

Responde al tio la 8-an de januaro Irano lanĉis 22 misilojn kontraŭ militbazoj en Irako, kie estas deplojitaj usonaj trupoj. 17 misiloj trafis la aerbazon Al-Asad en gubernio Anbar kaj 5 misiloj trafis militbazon en gubernio Erbil. La atako okazis inter 1:45 kaj 2:15 nokte, kaŭzinte neniujn homajn perdojn aŭ gravajn damaĝojn.

Samtage la aviadilo Boeing 737-8KV de la flugkompanio Internaciaj Fluglinioj de Ukrainio, ekfluginta je 02:38 UTC el Teherano al Kievo (Ukrainio), je 2:44 falis apud la urbo Parando, 20 km nord-oriente de la Internacia Flughaveno de la imamo Ĥomejni. Ĉiuj 176 homoj pereis.

Unue la iranaj aŭtoritatoj asertis ke tion kaŭzis ekbrulo de la motoro, sed la 11-an de januaro agnoskis, ke la aviadilo estis hazarde trafita de irana misilo, ĉar ĝi flugis proksime al grava konstraĵo de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio kaj flugis samalte kiel usonaj aviadiloj, kies nombro multiĝis post la antaŭa irana atako.

Tio estigis amasan indignon kaj protestajn manifestaciojn en Teherano kaj aliaj urboj. En Teherano, manifestaciantoj kuniĝis apud universitatoj, postulante la eksiĝon de la Plej supera gvidanto de Irano Ali Ĥamenei kaj ripetante «For la mensoguloj!» kaj «Morton al la diktatoro!».